Ĉu angla sinteza lingvo? Kial?
貼文者: Francisko1, 2010年10月22日
訊息: 3
語言: Esperanto
Francisko1 (顯示個人資料) 2010年10月22日下午12:53:57
Persono asertas en hispana listo ke la angla estas sinteza lingvo. Mi kredas ke ne, sed kion vi opinias? Kaj se ĝi certe estas sinteza lingvo, sintezo pri kiuj lingvoj? Dankon.
Francisko
Francisko
Eddycgn (顯示個人資料) 2010年10月22日下午3:20:33
Francisko1:Persono asertas en hispana listo ke la angla estas sinteza lingvo. Mi kredas ke ne, sed kion vi opinias? Kaj se ĝi certe estas sinteza lingvo, sintezo pri kiuj lingvoj? Dankon.Jen tio kion mi scias.
Francisko
Mi legis ke la angla devenas 60% el la latina, tra la franca, 20% el la germana, 10% el la olda norvega kaj olda dana.
La urbonomoj per -by, Ekz. Rugby, estas de dana origino, per la invadoj en la historio.
Eble estas ankaŭ iu ajn vortoj el la keltaj/malnovaj britaj.
Tamen tio rilatas nur al la nombro de la vortoj en la lingvo.
Do la plej uzataj vortoj estas el la malnova germana mi kredas.
Se tio estas vera (britoj povas konfermi aŭ ne), la angla ne estas sinteza lingvo, sed devenita lingvo.
Mi ankaŭ legis ke la angla evoluiĝis kaj ŝanĝis tre rapide. Tial ĝi perdis la deklinacion, la artikolojn, la pronomojn (thou), la kompleksajn verbojn.
Tamen mi ne scias kiel la prononco evoluis.
mihxil (顯示個人資料) 2010年10月22日下午4:29:01
Francisko1:Persono asertas en hispana listo ke la angla estas sinteza lingvo. Mi kredas ke ne, sed kion vi opinias? Kaj se ĝi certe estas sinteza lingvo, sintezo pri kiuj lingvoj?Sinteza lingvo estas lingvo kiu preferas kunmetadon kaj inflekciojn al uzado de pli vortaj rimedoj kiel prepozicioj. Mi do ne komprenas vian aldonon 'pri kiuj lingvoj'.