Till sidans innehåll

Kiel oni elparolas r^2?

av SinjoroRoboto, 22 oktober 2010

Meddelanden: 5

Språk: Esperanto

SinjoroRoboto (Visa profilen) 22 oktober 2010 22:16:55

Ĉu iu ajn scias kiel oni elparolas r^2 esperante? Mi scias ke oni povas diri "la dua potenco de ro" aŭ "la kvadrato de ro", sed, laŭ mi, tioj ŝajnas iom trolonga por senĝena uzo.

Ĉu oni povas diri "ro kvadrata" (kiel, ekzemple, en la angla) aŭ "kvadrata ro"? Ĉu oni preferas uzi unu el ilin?

sudanglo (Visa profilen) 22 oktober 2010 22:27:57

La kvadrato de 2 estas 4.
3 je la dua potenco estas 9.
La dua potenco de 4 etas 16.

Eble oni ankaŭ povas diri 5 kvadrate estas 25.

Sxak (Visa profilen) 23 oktober 2010 00:04:33

ankaŭ
ro alt du

SinjoroRoboto (Visa profilen) 23 oktober 2010 00:36:33

Dankon! rideto.gif

maratonisto (Visa profilen) 23 oktober 2010 07:57:36

3 kvadratigita = 9
Mi ŝatas ankaŭ "kvadrate".

Tillbaka till toppen