Messages : 5
Langue: Esperanto
sudanglo (Voir le profil) 23 octobre 2010 09:40:33
Tie oni parolas pri 'tesaketoj' - 'Teo povas esti aŭ en tesaketo aŭ loza'
Sed se oni legas la hom-verkitan artikolon en la Esperanta Vikipedio, oni legas 'Por infuzi teon oni metas kelkajn tekulerojn da seka teo aŭ tepaketojn en la tekruĉon'
Mi supozis ke la hom-generitaj paĝoj en Vikipedio estas kontrolataj/redaktitaj, sed tamen 'tepaketo'?
Kion vi dirus 'tesaketo', tepaketo. tepoŝeto'?
2. En Anglujo la trajn-biletoj ir-revenaj ofte ne kostas multe pli ol la trajnbiletoj unudirektaj.
Kiel estas en Francujo por la biletoj aller-retour kaj aller simple?
Miland (Voir le profil) 23 octobre 2010 11:35:45
novatago (Voir le profil) 23 octobre 2010 23:37:08
sudanglo:Mi supozis ke la hom-generitaj paĝoj en Vikipedio estas kontrolataj/redaktitaj, sed tamen 'tepaketo'?La vikipedio estas kontrolata sed estas multa la laboro kaj fojfoje la kunlaborantoj ne scias ĝustajn vortojn. Mi ne estas eksperto pri Esperanta vortaro sed mi dirus ke iuj, fojfoje Esperantigas naciligvajn vortojn ĉar ili ne scias kie trovi ĝustajn vortojn. Eĉ se mi eraras, la Esperanta vikipedio bezonas grandan korektadon.
Laŭ la ReVo, pako signifas "aro da pakitaj objektoj", kaj sako signifas "Mola ujo el tolo, ledo, papero aŭ cetera materialo kun malfermaĵo ĉe la supro, por enteni iajn aĵojn, precipe objektojn ŝuteblajn (grenon, terpomojn, karbojn, sukeron, sablon, poŝtaĵojn ktp)". Do, laŭ mi tesaketo esta la ĝusta vorto.
Ĝis, Novatago.
sudanglo (Voir le profil) 24 octobre 2010 09:59:39
Oni neniam povas esti tute certe ke la solvo trovita en vortaro ne estas inventaĵo de la vortaristo.
Por preni ekzemplon el la multe respekta NPIV2005 - vi trovis tie 'bolilo' en la senco de 'bolkruĉo' (angle - kettle). Sed mi preskaŭ certas ke 'bolilo' ne estas ofte uzata - vi faru corpusan serĉon per CorpusEye.
Francoj - ĉu vi ne povas respondi mian demandon pri la trajn-biletoj?
sudanglo (Voir le profil) 25 octobre 2010 09:12:15
La modernaj tesaketoj estas do forme similaj al la paketoj da ŝampuo en hotel-ĉambroj aŭ saŭco sur restoraciaj tabloj
Ofte, en la naciaj lingvoj, kiam la formo de iu afero ŝanĝigas (sed la funkcio ne) oni retenas la originalan esprimon kaj ne modifas la nomon por adapti ĝin al la nova formo.
Interesa demando estas, ĉu en Esperanto oni retenu esprimon ligitan al la historio aŭ ŝangu la vorton por respeguli novan formon.