Mesaĝoj: 2
Lingvo: Esperanto
Altebrilas (Montri la profilon) 2010-oktobro-23 23:59:01
Klerulo, tre fiera pri sia scienco, vojaĝas tra la maro per ŝipo. Li alparolas mariston:
- Ĉu vi scipovas skribi?
- Ne, respondas la maristo
- Kompatindulo, vi perdis la trionon de via vivo!
Kaj ĉu vi scipovas almenaŭ legi?
- Bedaŭrinde ne!
- Malfeliĉulo! Vi ja perdis la duonon de via vivo!
Tiumomente ekalvenas ega ondo, kiu renversas la ŝipon. Ambaŭ falas en la maron.
- Ĉu vi scipovas naĝi? demandas la maristo.
- NE! respondas la klerulo.
- Mizerulo! Vi perdis vian vivon!
- Ĉu vi scipovas skribi?
- Ne, respondas la maristo
- Kompatindulo, vi perdis la trionon de via vivo!
![malgajo.gif](/images/smileys/malgajo.gif)
- Bedaŭrinde ne!
- Malfeliĉulo! Vi ja perdis la duonon de via vivo!
![malgajo.gif](/images/smileys/malgajo.gif)
Tiumomente ekalvenas ega ondo, kiu renversas la ŝipon. Ambaŭ falas en la maron.
- Ĉu vi scipovas naĝi? demandas la maristo.
- NE! respondas la klerulo.
- Mizerulo! Vi perdis vian vivon!
![ploro.gif](/images/smileys/ploro.gif)
roint (Montri la profilon) 2010-oktobro-24 01:23:56
Mi vidis la finlinion antaŭ kilometro, sed ankoraŭ amuzas.