Naar de inhoud

La klerulo kaj la maristo

door Altebrilas, 23 oktober 2010

Berichten: 2

Taal: Esperanto

Altebrilas (Profiel tonen) 23 oktober 2010 23:59:01

Klerulo, tre fiera pri sia scienco, vojaĝas tra la maro per ŝipo. Li alparolas mariston:
- Ĉu vi scipovas skribi?
- Ne, respondas la maristo
- Kompatindulo, vi perdis la trionon de via vivo! malgajo.gif Kaj ĉu vi scipovas almenaŭ legi?
- Bedaŭrinde ne!
- Malfeliĉulo! Vi ja perdis la duonon de via vivo! malgajo.gif

Tiumomente ekalvenas ega ondo, kiu renversas la ŝipon. Ambaŭ falas en la maron.
- Ĉu vi scipovas naĝi? demandas la maristo.
- NE! respondas la klerulo.
- Mizerulo! Vi perdis vian vivon!
ploro.gif

roint (Profiel tonen) 24 oktober 2010 01:23:56

Mi vidis la finlinion antaŭ kilometro, sed ankoraŭ amuzas.

Terug naar boven