La klerulo kaj la maristo
od Altebrilas, 23. oktober 2010
Sporočila: 2
Jezik: Esperanto
Altebrilas (Prikaži profil) 23. oktober 2010 23:59:01
Klerulo, tre fiera pri sia scienco, vojaĝas tra la maro per ŝipo. Li alparolas mariston:
- Ĉu vi scipovas skribi?
- Ne, respondas la maristo
- Kompatindulo, vi perdis la trionon de via vivo! Kaj ĉu vi scipovas almenaŭ legi?
- Bedaŭrinde ne!
- Malfeliĉulo! Vi ja perdis la duonon de via vivo!
Tiumomente ekalvenas ega ondo, kiu renversas la ŝipon. Ambaŭ falas en la maron.
- Ĉu vi scipovas naĝi? demandas la maristo.
- NE! respondas la klerulo.
- Mizerulo! Vi perdis vian vivon!

roint (Prikaži profil) 24. oktober 2010 01:23:56
Mi vidis la finlinion antaŭ kilometro, sed ankoraŭ amuzas.