Al la enhavo

Persona legitimilo

de dobri, 2010-oktobro-25

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

dobri (Montri la profilon) 2010-oktobro-27 17:12:03

Kara Horsto!
Ĉu krom pasporto aŭ stirkarto ekzistas nun en Germanio ankaŭ ĝenerala legitimilo, kiun havas fakte ĉiuj?

horsto (Montri la profilon) 2010-oktobro-27 20:02:15

dobri:Kara Horsto!
Ĉu krom pasporto aŭ stirkarto ekzistas nun en Germanio ankaŭ ĝenerala legitimilo, kiun havas fakte ĉiuj?
Saluton dobri,
ne, la pasporto estas la unusola legitimilo, kiun ĉiu devas havi. La nova formato de tiu pasparto havos tiujn ecojn, kiujn mi priskribis pli supre. Ĉu ekzistas similaj planoj en aliaj landoj?

Greedn (Montri la profilon) 2010-oktobro-30 11:48:16

horsto:
La nova formato de tiu pasparto havos tiujn ecojn, kiujn mi priskribis pli supre. Ĉu ekzistas similaj planoj en aliaj landoj?
Tri-kvar jarojn antaŭe en Rusio aperis novspecaj elektronikaj eksterlandaj pasportoj, kiuj enhavas la elektronikan icon kun diversaj bioinformaĵoj pri posedanto: DNA, iriso ktp.
Sed la civitanaj pasportoj estas nur paperaj, kiujn bone priskribis Nikolaj73

dobri (Montri la profilon) 2010-novembro-08 17:22:28

Eble mi aldonu, ke la paperan pasporton en mia lando aĉetas nur homoj, kiuj pretas vojaĝi eksterlanden. Kontraŭe la personan legitimilon devas havi ĉiuj civitanoj pli aĝaj ol 15 jaroj. La elektronikaj legitimiloj estas "muziko de estonteco".

Reen al la supro