前往目錄

Haloveno

貼文者: Eddycgn, 2010年10月27日

訊息: 26

語言: Esperanto

samueldora (顯示個人資料) 2010年10月28日下午8:21:30

La 31 Oktobro por mi estas la reformaciotago. Haloveno nur estis importato pro filmoj usonoj kaj multa reklamo. Mi ne ŝatas ĝin. Mi ne elspezas monon pro tio, sed mi ŝatis fari laternon de kukurbo kun miaj infanoj.

Altebrilas (顯示個人資料) 2010年10月30日下午2:32:36

Mi proponas, ke ni festu halovenon kiam Usono festos la Zamehofan Tagon okulumo.gif

Eddycgn (顯示個人資料) 2010年10月30日下午5:42:47

duobla mesaĵo

Eddycgn (顯示個人資料) 2010年10月30日下午5:43:21

samueldora:La 31 Oktobro por mi estas la reformaciotago. Haloveno nur estis importato pro filmoj usonoj kaj multa reklamo. Mi ne ŝatas ĝin. Mi ne elspezas monon pro tio, sed mi ŝatis fari laternon de kukurbo kun miaj infanoj.
En Germanio oni faras laternojn je la deka de novembro. La infanoj turnadas el domo al domo, kantas kaj ricevas donacetojn kaj dolĉaĵojn.
La 11a de novembro estas Sankto Martino, tamen ili venas la vesperon antaŭe.
sal.gif

witeowl (顯示個人資料) 2010年10月31日上午5:19:47

Similia al Kristnasko, mi opinias, ke Halvino estas porinfana. Ĉar mi ne havas infanojn, mi ne festas ĝin. (Sed mi certe havas dolĉaĵojn pro la infanoj en la najbaraĵo.)

Greedn (顯示個人資料) 2010年10月31日下午12:49:02

Haloveno estas la kelta festo kaj pesedas iun ĉarmon kiel aliaj atributoj de la kelta kulturo por multaj homoj, kaj al mi pli plaĉas la Tago de Sankta Patriko lango.gif, nu jes, preskaŭ la kelta

Greedn (顯示個人資料) 2010年10月31日下午1:10:27

palaman:
Eddycgn:Ĉu vi festas halovenon?
(aŭ oni diras halovinon?)
Mi ne ŝatas ĝin, kompreneble, per religiaj kaŭzoj.
Tiu festo estas evidente demona - do ĝi maldecas por mi.
Ĉu ĝi estas amerika, ĉu de kiu ajn popolo - tio por mi ne gravas tute. Sed mi malŝatas demonojn, do por mi abomenas festi pri ili.
sed aliaj tradiciaj rusaj festoj estas iom paganaj, sekve demonaj, ĉu ne? koljadao, svjatkoj, maslenicao, kiam oni magias, elvokas animojn de mortitaj homoj, revestiĝas kiel bestoj, kaj la aliaj paganaj ritaroj.
haloveno estas nur la praa popolfesto kaj oni ne devas trovi kaj eltiri iujn sencojn en ĝi laŭ mi

palaman (顯示個人資料) 2010年10月31日下午7:14:10

Greedn:aliaj tradiciaj rusaj festoj estas iom paganaj, sekve demonaj, ĉu ne? koljadao, svjatkoj, maslenicao, kiam oni magias, elvokas animojn de mortitaj homoj, revestiĝas kiel bestoj, kaj la aliaj paganaj ritaroj.
haloveno estas nur la praa popolfesto kaj oni ne devas trovi kaj eltiri iujn sencojn en ĝi laŭ mi
Nature, mi ne festas paganajn rusajn festojn. Kia diferenco, ĉu ili estas rusaj aŭ keltaj? Nenia! Kial mi devus preferi la rusa paganismo? nenial! Kompreneble, mi ne festas brutalan maslenicon, dubindan koljadon, paganajn "svjatkojn".
Mi festas unue Paskon, poste Kristonaskon, poste datojn de Krista vivo kaj de la Dipatrina, poste tagojn de niaj sanktuloj.

Mi ne estas fanatiko, mi estimas ĉiun homon, ĉu paganon, ĉu ateiston - sed mi timas foriĝi de Dio, partoprenante paganajn kutimojn de iu ajn popolo, ankaŭ la rusa popolo.

palaman (顯示個人資料) 2010年11月2日上午11:09:07

vidas vandenis:Ne timu,Palaman!
La timo antaŭ Dio
estas komenco de vera saĝeco

antoniomoya (顯示個人資料) 2010年11月2日上午11:32:38

palaman:
vidas vandenis:Ne timu,Palaman!
La timo antaŭ Dio
estas komenco de vera saĝeco
Mi konsentas.
Sed ne ekzakte pro la simpla timo al Dio, sed prefere pro mia respondeco (kiel inteligenta estaĵo kun libervolo) antaŭ Dio, antaŭ la homoj kaj antaŭ la universo.

Jesuo venis instrui al ni (inter aliaj aferoj), ne la timon al Dio, sed la amon al Dio (kaj sekve, al ĉiujn homojn).

Amike.

回到上端