Berichten: 26
Taal: Esperanto
palaman (Profiel tonen) 4 november 2010 14:24:23
antoniomoya:Jesuo venis instrui al ni (inter aliaj aferoj), ne la timon al Dio, sed la amon al Dio (kaj sekve, al ĉiujn homojn).Mi konsentas.
Tiun flankon de Kristismo neniu povas malkonfesi. Neeblas ne rimarki ĝin.
gregorynacu (Profiel tonen) 7 november 2010 07:11:25
La komerca flanko de haloveno estas sufiĉe amuza, kaj sendanĝera, almenaŭ se ni ne forgesas ĝian sanktan fundamenton.
palaman (Profiel tonen) 7 november 2010 14:56:56
gregorynacu:Morto estas parto de vivo kaj de nia mondo. Gravas ke ni havu fojon por rekoni tion, kaj fojon por rememori la mortintojn.Kompreneble, kristanoj kredas je Kristo ne nur mortinta, sed ankaŭ resurektinta, do vivanta poreterne. Tial nia takso de vivo kaj morto estas mala. Por ni la morto ne estas normala, egala parto de la vivo, sed malsano. La morto venis pro la peko, la peko venis per la diablo. Ni nomas lin unua hommurdisto kaj kaŭzo de ĉies morto.
Do kiam vi festas al Morto, por ni estas evidente, ke temas pri la diablo.
Sed vi tamen estas niaj homfratoj, do via mis-festo ne estas kaŭzo por ajna malamo. Ĉiu rajtas opinii propramaniere.
Kial homoj misopinias, tio estas ĉiam korektebla. Kiam do homoj malamas unu la alian, tio ŝajnas esti senelira.
corobu (Profiel tonen) 7 november 2010 17:20:43
Eddycgn:Ĉu vi festas halovenon?En mia familio neniam oni festis halovenon.
(aŭ oni diras halovinon?)
Antaŭ kelkaj jaroj (tri/kvar?) mi observis en mia bretonia urbeto provojn al festado de haloveno. Ili ne vere sukcesis enradikiĝi ĉar ĉijare apenaŭ oni vidis kelkajn spurojn de tiu pagana festo. Onidire la festo estas kelt-devena kaj mi miras pro tio ĉar ĉiuj miaj prauloj originas kaj banis en kelta kulturo la bretonia (okcidenta parto de Francio) kaj tamen ĉe ni oni ne festis halovenon. La morton bretonoj ligas ne al iu demono sed al "la viro kiu falĉas", ĝi estas nomata "l'Ankou" kaj kunportas en la alian mondon la falĉitojn per durada ĉaro elligna. Bretonoj povas timi kiam ili aŭdas la bruon de la ĉaro de l'Ankou
Eddycgn (Profiel tonen) 7 november 2010 18:28:04
gregorynacu:... por rememori la mortintojn.Vere, en diversaj eŭropaj landoj je la unua aŭ dua de novembro oni iras al tombejo por rememori la proprajn mortintojn.
Eble estas kunligo, tamen ĉi tie oni ne parolas pri demonoj, oni ne maskiĝas kaj ne faras groteskaĵojn per kukurbo aŭ simila.
oksigeno (Profiel tonen) 13 november 2010 21:19:41