Til innholdet

Kiuj estas la plej amikaj lando kaj urbo por Espistoj?

fra greenmanwitch,2010 10 31

Meldinger: 20

Språk: Esperanto

Vilinilo (Å vise profilen) 2010 11 14 00:23:13

La plimulto de Brazilanoj simple ne konas Esperanton. El tiuj ke ĝin konas, multaj pensas ke ĝi estas religia afero, ĉar estas populara religio tie ĉi, kiu subtenas Esperanton, do la nesimpatiantoj de tiu religio ofte ne interesiĝas pri sia lernado. Mi estas esceptulo.

Mi imagas ke landoj de Orienta Eŭropo estas pli favoremaj kaj informitaj pri Esperanto.

oksigeno (Å vise profilen) 2010 11 14 01:51:28

Vilinilo:La plimulto de Brazilanoj simple ne konas Esperanton.
La plimulto de teranoj simple ne konas Esperanton. Kaj la plimulto el kiuj konas ĝin opinias ke ĝi estas ridinda stultaĵo.
Korektante: la plimulto el la teranoj opinias ke ĉiuj la mondaj kulturoj krom la angla/usona estas ridindaj stultaĵoj, eĉ siaj propraj, danke al la oceano da propagando en kiu ni naĝas nuntempe ploro.gif

dobri (Å vise profilen) 2010 11 15 15:42:42

oksigeno:
Vilinilo:La plimulto de Brazilanoj simple ne konas Esperanton.
La plimulto de teranoj simple ne konas Esperanton. Kaj la plimulto el kiuj konas ĝin opinias ke ĝi estas ridinda stultaĵo.
Korektante: la plimulto el la teranoj opinias ke ĉiuj la mondaj kulturoj krom la angla/usona estas ridindaj stultaĵoj, eĉ siaj propraj, danke al la oceano da propagando en kiu ni naĝas nuntempe ploro.gif
Jes, vi trafe priskribis la aferon. Ekzemple mi promenante tra mia ĉefurbo Praha rimarkis, ke preskaŭ ĉiuj lumneonaj reklamiloj estas en la angla lingvo. Kaj ofte mi aŭdas de miaj konatuloj:"Se tio ne estas en angla lingvo, tiam tio tute ne havas valoron." Jen opinio de ordinara homo.

fdorothy (Å vise profilen) 2010 11 15 17:11:26

Mia amikino kaj mi gastigis multe kanapajn gastoj. Ili estis el multan nacion trans la mondon. Nia kanapaj gastoj el Eŭropo konas plej pri Esperanton, sed nia hispanoj gastoj plej malŝatis kun ĝin, kaj ofte diris al min 'vi estas freneza paroli tion!'

fekaldemokratio (Å vise profilen) 2010 11 15 17:40:14

oksigeno:Korektante: la plimulto el la teranoj opinias ke ĉiuj la mondaj kulturoj krom la angla/usona estas ridindaj stultaĵoj, eĉ siaj propraj
Vi estas tre forte freneza, se vi reale kredas je tiu idiotegaĵo.

oksigeno (Å vise profilen) 2010 11 17 23:33:54

fekaldemokratio:
oksigeno:Korektante: la plimulto el la teranoj opinias ke ĉiuj la mondaj kulturoj krom la angla/usona estas ridindaj stultaĵoj, eĉ siaj propraj
Vi estas tre forte freneza, se vi reale kredas je tiu idiotegaĵo.
Dankon pro la laŭdo.
Mi estis parolanta nur pri Tero, pri la restaĵo de la galaksio mi ne scias.
Ĉu vi -- mi neniam estis en Pollando sed mi havas divenan povon -- jam rimarkis la librojn en la vitrinoj de via lando? Kaj la filmojn? Kaj la muzikon? Kaj la t-ĉemizojn kiujn ĉiuj vestas? Kaj la televid-seriojn? Kaj la komercan propagandon? Kaj la nomojn de la varoj? Kaj la progresantan morton de viaj tradicioj? Kaj ke estas pli da polaj junuloj kiuj scias pri la tago de sendependeco de Usono ol kiuj scias pri la tago de la naskiĝo de Pollando?
Kiom da polaj muzikoj/libroj/kinoj/ktp vi pensas ke mi jam vidis en Portugalio? Kompreneble, 0. Se oni aŭdigus polan kanzonon en portugala radio la celo nur povos esti unu: la mokado.
Ĉi tiu estas la reala kompatinda mondeto en kiu ni vivas, mi bedaŭras ke vi ne vidas ĉar ĝi estas antaŭ viaj okuloj.

vincas (Å vise profilen) 2010 11 24 08:06:53

fekaldemokratio:

Vi estas tre forte freneza, se vi reale kredas je tiu idiotegaĵo.
Ĉu vi ŝatas insulti homojn?

sinjoro (Å vise profilen) 2010 11 24 19:15:44

vincas:
fekaldemokratio:

Vi estas tre forte freneza, se vi reale kredas je tiu idiotegaĵo.
Ĉu vi ŝatas insulti homojn?
Li estas bedaŭrinda ofendiĝinto al la tuta Esperantujo, kiu preferis ŝanĝi la salutnomon al io kretena kredante, ke sub la nova, nerekonebla personeco li rajtos skribi pompe iun ajn sensencaĵon. Rimarkindas, ke multfoje li anoncis ne plu partopreni diskutojn en la lernu-formumo, kaj tamen trolece revenadas trovante en insultoj plezuron dubindan.

oksigeno - mi tutsamopinias kiel vi. Feliĉe rimarkeblas iuspeca "tromanĝo" de la tutglobe reganta kulturo kaj poioma reveno al la tradiciemo, kiu iĝas paŝo post paŝo moda.

mimi47 (Å vise profilen) 2010 11 30 11:26:58

sinjoro:

...homoj kiuj kaŝas sin malantaŭ la ekrano (uzante diversajn strangajn kromnomojn) estas vere frustritaj (malkontentaj pri ili mem). Estus ja interesa tasko por multaj psikologoj.

yugary (Å vise profilen) 2010 12 6 08:25:10

dobri:
oksigeno:
Vilinilo:La plimulto de Brazilanoj simple ne konas Esperanton.
La plimulto de teranoj simple ne konas Esperanton. Kaj la plimulto el kiuj konas ĝin opinias ke ĝi estas ridinda stultaĵo.
Korektante: la plimulto el la teranoj opinias ke ĉiuj la mondaj kulturoj krom la angla/usona estas ridindaj stultaĵoj, eĉ siaj propraj, danke al la oceano da propagando en kiu ni naĝas nuntempe ploro.gif
Jes, vi trafe priskribis la aferon. Ekzemple mi promenante tra mia ĉefurbo Praha rimarkis, ke preskaŭ ĉiuj lumneonaj reklamiloj estas en la angla lingvo. Kaj ofte mi aŭdas de miaj konatuloj:"Se tio ne estas en angla lingvo, tiam tio tute ne havas valoron." Jen opinio de ordinara homo.
La sama fenomeno ekzistas ĉi tie en Koreujo, sed la ridindaj stultaĵoj estas la reklamoj mem, ĉar la tiel-nomata "angla" lingvo kiun la reklamistoj uzas estas plena je misuzoj kaj sensencaĵoj. Kial ili tiel ŝatas tian "neanglan anglan" mi ne komprenas.

Tibake til toppen