Vintra / Somera horo
ya Frankouche, 31 Oktoba 2010
Ujumbe: 10
Lugha: Esperanto
Frankouche (Wasifu wa mtumiaji) 31 Oktoba 2010 2:52:14 asubuhi
Simple, kiam estos 3h00, estos 2h00
Nu, ni dormos 1 plia horo. Dankon dankon!
Tio okazas ekde 1970aj jaroj, por ŝpari petrolon.
Ĉu vi havas tiun aĵon en via lando?
Nu, mi demandas min :
Ĉu vi eniras trajne tiunokte, je 2h30:
Pri kiu 2h30 temas? Ĉar estos du fojoj 2h30!!
Ĉu la unua 2h30 aŭ la dua?
Ĉu vi scias kiel trajnistoj indikas tion?
peteris92 (Wasifu wa mtumiaji) 31 Oktoba 2010 1:12:05 alasiri
KoLonJaNo (Wasifu wa mtumiaji) 31 Oktoba 2010 2:15:47 alasiri
Frankouche:Nu, tiu nokto, en Eŭropo kaj kelkaj mezmaraj landoj, vintra horo alvenos.En Germanujo oni distingas per litero:
Simple, kiam estos 3h00, estos 2h00
Nu, ni dormos 1 plia horo. Dankon dankon!
Tio okazas ekde 1970aj jaroj, por ŝpari petrolon.
Ĉu vi havas tiun aĵon en via lando?
Nu, mi demandas min :
Ĉu vi eniras trajne tiunokte, je 2h30:
Pri kiu 2h30 temas? Ĉar estos du fojoj 2h30!!
Ĉu la unua 2h30 aŭ la dua?
Ĉu vi scias kiel trajnistoj indikas tion?
Unua horo: 02:00A ĝis 02:59A
Dua horo: 02:00B ĝis 02:59B
Poste oni daŭrigas sen aldona litero.
Tiu sistemo estas uzata ekz. pri naskiĝoj dum tiu "superlonga" nokto.
Sed pri trajnoj estas tre simpla solvo:
Oni simple haltas dum unu horo en stacidomo, poste daŭrigas la vojaĝon.
Kolonjano
KoLonJaNo (Wasifu wa mtumiaji) 31 Oktoba 2010 2:19:30 alasiri
peteris92:Ĉu vi sciis, ke en tuta Eŭropa Unio ĉiu lando DEVAS havi vintran/someran horon? Laŭ mi tio estas jam faŝismo.Ĉu ne komunismo?
Ĉu vi opinias, ke en vere faŝisma EU vi povus afiŝi ion tian kaj longe resti sen puno?
Kolonjano
Frankouche (Wasifu wa mtumiaji) 31 Oktoba 2010 6:07:34 alasiri
KoLonJaNo:En Germanujo oni distingas per litero:Nu bona solvo !
Unua horo: 02:00A ĝis 02:59A
Dua horo: 02:00B ĝis 02:59B
Poste oni daŭrigas sen aldona litero.
Tiu sistemo estas uzata ekz. pri naskiĝoj dum tiu "superlonga" nokto.
Sed pri trajnoj estas tre simpla solvo:
Oni simple haltas dum unu horo en stacidomo, poste daŭrigas la vojaĝon.
Kolonjano
Mi revas pri tiu kurioza horo: kiam je 3h, tempo rekomencas. Ia temprevenanta maŝino...
Senaristoj devus pensi pri tiu.
peteris92:Ĉu vi sciis, ke en tuta Eŭropa Unio ĉiu lando DEVAS havi vintran/someran horon? Laŭ mi tio estas jam faŝismo.Mi pensas ke faŝismo estas plej grava afero ol somera horo
peteris92 (Wasifu wa mtumiaji) 31 Oktoba 2010 6:58:52 alasiri
Mi diras ke tiuj estas faŝismaj rimedoj, tio estas la komenco. Ĉiuj, kiuj legis "1984" de Orwell, scias kion mi diras.
dobri (Wasifu wa mtumiaji) 31 Oktoba 2010 10:22:31 alasiri
peteris92:Certe, tiu estas nur unu de multaj ekzemploj de maldemokrata kaj centraligita regado de Eŭropa Unio. Bedaŭrinde nur malmultaj tion vidas.Kontraŭe, tio estas unu el malmultaj avantaĝoj de unuiĝinta Eŭropo, ke ni ĉiuj havas la saman tempon. Laŭ mia opinio pli konvene estus ŝanĝi vintre la laborhorojn ol ŝanĝi la tempon ĝenerale, tamen plimulto da landoj akceptis tion tiamaniere. Do ne temas pri faŝismo, sed pri demokratio!
Mi diras ke tiuj estas faŝismaj rimedoj, tio estas la komenco. Ĉiuj, kiuj legis "1984" de Orwell, scias kion mi diras.
peteris92 (Wasifu wa mtumiaji) 3 Novemba 2010 6:11:22 alasiri
dobri (Wasifu wa mtumiaji) 3 Novemba 2010 7:02:38 alasiri
peteris92:Mi ne konsentas. Unuigo de ŝanĝ-dato estis trudita per Eŭropa Komisio. La landoj ne estis demanditaj.Kaj el kiuj homoj konsistas la Eŭropa komisiono? El reprezentantoj de unuopaj landoj!
peteris92 (Wasifu wa mtumiaji) 9 Novemba 2010 6:25:34 alasiri