До змісту

Vintra / Somera horo

від Frankouche, 31 жовтня 2010 р.

Повідомлення: 10

Мова: Esperanto

Frankouche (Переглянути профіль) 31 жовтня 2010 р. 02:52:14

Nu, tiu nokto, en Eŭropo kaj kelkaj mezmaraj landoj, vintra horo alvenos.

Simple, kiam estos 3h00, estos 2h00 sal.gif
Nu, ni dormos 1 plia horo. Dankon dankon!
Tio okazas ekde 1970aj jaroj, por ŝpari petrolon.

Ĉu vi havas tiun aĵon en via lando?

Nu, mi demandas min :
Ĉu vi eniras trajne tiunokte, je 2h30:
Pri kiu 2h30 temas? Ĉar estos du fojoj 2h30!!
Ĉu la unua 2h30 aŭ la dua? rideto.gif rideto.gif

Ĉu vi scias kiel trajnistoj indikas tion?

peteris92 (Переглянути профіль) 31 жовтня 2010 р. 13:12:05

Ĉu vi sciis, ke en tuta Eŭropa Unio ĉiu lando DEVAS havi vintran/someran horon? Laŭ mi tio estas jam faŝismo.

KoLonJaNo (Переглянути профіль) 31 жовтня 2010 р. 14:15:47

Saluton!

Frankouche:Nu, tiu nokto, en Eŭropo kaj kelkaj mezmaraj landoj, vintra horo alvenos.

Simple, kiam estos 3h00, estos 2h00 sal.gif
Nu, ni dormos 1 plia horo. Dankon dankon!
Tio okazas ekde 1970aj jaroj, por ŝpari petrolon.

Ĉu vi havas tiun aĵon en via lando?

Nu, mi demandas min :
Ĉu vi eniras trajne tiunokte, je 2h30:
Pri kiu 2h30 temas? Ĉar estos du fojoj 2h30!!
Ĉu la unua 2h30 aŭ la dua? rideto.gif rideto.gif

Ĉu vi scias kiel trajnistoj indikas tion?
En Germanujo oni distingas per litero:

Unua horo: 02:00A ĝis 02:59A

Dua horo: 02:00B ĝis 02:59B

Poste oni daŭrigas sen aldona litero.

Tiu sistemo estas uzata ekz. pri naskiĝoj dum tiu "superlonga" nokto.

Sed pri trajnoj estas tre simpla solvo:
Oni simple haltas dum unu horo en stacidomo, poste daŭrigas la vojaĝon. rideto.gif

Kolonjano

KoLonJaNo (Переглянути профіль) 31 жовтня 2010 р. 14:19:30

Saluton!

peteris92:Ĉu vi sciis, ke en tuta Eŭropa Unio ĉiu lando DEVAS havi vintran/someran horon? Laŭ mi tio estas jam faŝismo.
Ĉu ne komunismo? okulumo.gif

Ĉu vi opinias, ke en vere faŝisma EU vi povus afiŝi ion tian kaj longe resti sen puno?

Kolonjano

Frankouche (Переглянути профіль) 31 жовтня 2010 р. 18:07:34

KoLonJaNo:En Germanujo oni distingas per litero:

Unua horo: 02:00A ĝis 02:59A

Dua horo: 02:00B ĝis 02:59B

Poste oni daŭrigas sen aldona litero.

Tiu sistemo estas uzata ekz. pri naskiĝoj dum tiu "superlonga" nokto.

Sed pri trajnoj estas tre simpla solvo:
Oni simple haltas dum unu horo en stacidomo, poste daŭrigas la vojaĝon. rideto.gif

Kolonjano
Nu bona solvo ! okulumo.gif

Mi revas pri tiu kurioza horo: kiam je 3h, tempo rekomencas. Ia temprevenanta maŝino...
Senaristoj devus pensi pri tiu.

peteris92:Ĉu vi sciis, ke en tuta Eŭropa Unio ĉiu lando DEVAS havi vintran/someran horon? Laŭ mi tio estas jam faŝismo.
Mi pensas ke faŝismo estas plej grava afero ol somera horo rideto.gif

peteris92 (Переглянути профіль) 31 жовтня 2010 р. 18:58:52

Certe, tiu estas nur unu de multaj ekzemploj de maldemokrata kaj centraligita regado de Eŭropa Unio. Bedaŭrinde nur malmultaj tion vidas.

Mi diras ke tiuj estas faŝismaj rimedoj, tio estas la komenco. Ĉiuj, kiuj legis "1984" de Orwell, scias kion mi diras.

dobri (Переглянути профіль) 31 жовтня 2010 р. 22:22:31

peteris92:Certe, tiu estas nur unu de multaj ekzemploj de maldemokrata kaj centraligita regado de Eŭropa Unio. Bedaŭrinde nur malmultaj tion vidas.

Mi diras ke tiuj estas faŝismaj rimedoj, tio estas la komenco. Ĉiuj, kiuj legis "1984" de Orwell, scias kion mi diras.
Kontraŭe, tio estas unu el malmultaj avantaĝoj de unuiĝinta Eŭropo, ke ni ĉiuj havas la saman tempon. Laŭ mia opinio pli konvene estus ŝanĝi vintre la laborhorojn ol ŝanĝi la tempon ĝenerale, tamen plimulto da landoj akceptis tion tiamaniere. Do ne temas pri faŝismo, sed pri demokratio!

peteris92 (Переглянути профіль) 3 листопада 2010 р. 18:11:22

Mi ne konsentas. Unuigo de ŝanĝ-dato estis trudita per Eŭropa Komisio. La landoj ne estis demanditaj.

dobri (Переглянути профіль) 3 листопада 2010 р. 19:02:38

peteris92:Mi ne konsentas. Unuigo de ŝanĝ-dato estis trudita per Eŭropa Komisio. La landoj ne estis demanditaj.
Kaj el kiuj homoj konsistas la Eŭropa komisiono? El reprezentantoj de unuopaj landoj!

peteris92 (Переглянути профіль) 9 листопада 2010 р. 18:25:34

Plej ofte tie ĉi estas komisionistoj, kiujn neniu konas, kiujn neniu elektis. Eĉ neniu konas presidanton de Eŭropa Unio - van Rompuy. Mi ne elektis komunistinon Ashton, alian komuniston Barroso. Neniu interesas pri agado de Komisiono kaj de aliaj institucioj, ili povas fari preskaŭ ĉion, kaj mi povas nenion fari.

Назад до початку