본문으로

Tie/Tien?

글쓴이: witeowl, 2010년 11월 1일

글: 3

언어: Esperanto

witeowl (프로필 보기) 2010년 11월 1일 오후 9:50:50

Malinteligenta demando: Kiu frazo estas ĝusta?

Mi havas skatolon tien.
-aŭ-
Mi havas skatolon tie.

Se la unua ne estas ĝusta, kiam oni uzas "tien"?

Dankon.

antoniomoya (프로필 보기) 2010년 11월 1일 오후 10:07:12

Kara Karena:

Laŭ mia scio, la dua frazo estas la ĝusta.

Oni uzas "tien" kiam vi parolas pri movo, pri la loko kien vi aŭ alia persono iras. Ekzemple:

"Tie troviĝas skatolo. Mi iros tien (al tiu loko) preni ĝin".

Ĉarmita povi helpi vin.

Amike el Hispanalando.

witeowl (프로필 보기) 2010년 11월 2일 오전 1:42:36

Dankon. rideto.gif Mi pensis/suspektis, ke ĝi temas pri movo, sed mi ne estis certa.

다시 위로