글: 3
언어: Esperanto
witeowl (프로필 보기) 2010년 11월 1일 오후 9:50:50
Malinteligenta demando: Kiu frazo estas ĝusta?
Mi havas skatolon tien.
-aŭ-
Mi havas skatolon tie.
Se la unua ne estas ĝusta, kiam oni uzas "tien"?
Dankon.
Mi havas skatolon tien.
-aŭ-
Mi havas skatolon tie.
Se la unua ne estas ĝusta, kiam oni uzas "tien"?
Dankon.
antoniomoya (프로필 보기) 2010년 11월 1일 오후 10:07:12
Kara Karena:
Laŭ mia scio, la dua frazo estas la ĝusta.
Oni uzas "tien" kiam vi parolas pri movo, pri la loko kien vi aŭ alia persono iras. Ekzemple:
"Tie troviĝas skatolo. Mi iros tien (al tiu loko) preni ĝin".
Ĉarmita povi helpi vin.
Amike el Hispanalando.

witeowl (프로필 보기) 2010년 11월 2일 오전 1:42:36
Dankon. Mi pensis/suspektis, ke ĝi temas pri movo, sed mi ne estis certa.