Al la enhavo

Kiel oni povas koni ke se iu verbo estas transitiva aŭ ne?

de Demian, 2010-novembro-07

Mesaĝoj: 23

Lingvo: Esperanto

Demian (Montri la profilon) 2010-novembro-07 16:15:48

Tiu estas ega problemo al mi. Mi jam konas ke ĉiuj verboj kun la sufikso -ig estas transitivaj kaj verboj kun la sufikso -iĝ estas netransitivaj sed verboj en la infinitivo min konfuzas (aŭ konfuzigas (?))!

Ekz.

1. Kio estas la diferenco?

Mi faras manĝaĵon.
Mi farigas manĝaĵon.

Ĉu estas iu regulo por certigi?

tommjames (Montri la profilon) 2010-novembro-07 16:34:29

Demian:Ĉu estas iu regulo por certigi?
Jes: lernu la veran signifon de la verbo. Se vi faras tion, la transitiveco kutime estos klara al vi.

Konsideru "boli". Oni ne bolas akvon. Oni boligas akvon, ĉar la signifo de boli estas "esti en stato de gasiĝo" (netransitiva ideo).

Demian:1. Kio estas la diferenco?

Mi faras manĝaĵon.
Mi farigas manĝaĵon.
"Farigi manĝaĵon" signifas "igi manĝaĵon esti farita". Teorie tia ig-verbo ankaŭ povus signifi "igi manĝaĵon fari", sed ĉar tiu ideo estas stranga, oni komprenus ĝin laŭ la unua frazo.

Demian (Montri la profilon) 2010-novembro-07 17:42:44

tommjames:

Konsideru "boli". Oni ne bolas akvon. Oni boligas akvon, ĉar la signifo de boli estas "esti en stato de gasiĝo" (netransitiva ideo).
Ĉu mi bezonas havi PIV por tiu temo?

Ĉar:

He boils water. = Li boligas akvon.
The water boils. = La akvo bolas.
The water boils. = La akvo boliĝas.

tommjames (Montri la profilon) 2010-novembro-07 18:24:25

Demian:Ĉu mi bezonas havi PIV por tiu temo?
PIV ja helpos vin lerni la signifon de verbo. Sed ankaŭ estas aliaj rimedoj, kiujn vi povas elekti laŭplaĉe. okulumo.gif

Demian:The water boils. = La akvo bolas.
The water boils. = La akvo boliĝas.
"The water boils" estas bona traduko por ambaŭ frazoj, sed la dua frazo kontrastas kun la unua ĉar kiam "iĝ" estas en netransitiva verbo la signifo temas pri eko de la ago. Do "boliĝi" estas plimalpli sama kiel "ekboli". Pli da informaĵo ĉi tie: http://bertilow.com/pmeg/vortfarado/afiksoj/sufi...

vitoresperanto (Montri la profilon) 2010-novembro-07 18:50:54

en la brazilaj esperantaj vortaroj ĉiam montras ĉu la verbo estas transitiva aŭ ne transitiva...

horsto (Montri la profilon) 2010-novembro-07 20:20:26

Demian:
Ĉu mi bezonas havi PIV por tiu temo?
PIV ankoraŭ ne estas disponebla en la interreto, sed verŝajne baldaŭ. Intertempe vi povas uzi ekzemple ReVon.

Dominique (Montri la profilon) 2010-novembro-07 21:11:07

Demian:Tiu estas ega problemo al mi. Mi jam konas ke ĉiuj verboj kun la sufikso -ig estas transitivaj kaj verboj kun la sufikso -iĝ estas netransitivaj sed verboj en la infinitivo min konfuzas (aŭ konfuzigas (?))!

Ekz.

1. Kio estas la diferenco?

Mi faras manĝaĵon.
Mi farigas manĝaĵon.
Ambaŭ gramatike ĝustas, sed havas malsamajn sencojn:

"Mi faras manĝaĵon" estas la pli verŝajna, aŭ pli normala frazo. Ĝi simple signifas, ke mi mem faras manĝaĵon.

"Mi farigas manĝaĵon" signifas, ke mi igas iun fari manĝaĵon. Ekz.:

"Ĉar mi malsanas kaj devas resti en la leto, mi farigas manĝaĵon" (= mi demandas al iu kuiri por mi, ĉar mi ne povas tion fari).

Ĝenerale, necesus aldoni, al kiu vi igas fari manĝaĵon. Ekz.:

"Mi farigas maĝaĵon al mia infano, por ke li lernu kuiradon." Kiu kuiras? La infano, al kiu mi ordonas fari tion.

Demian:
Ĉu estas iu regulo por certigi?
Jes, vi devas kompreni la difinon de la verbo en la vortaro. La transitiveco de verbo estas fakte parto de ĝia senco. Ĝi indikas, kiel verbo konektas aliajn vortojn. Preskaŭ ĉiuj verboj konektas ion (subjekto, objekto, ...). Por scii tion, kio estas la objekto de iu verbo, vi devas kompreni la difinon de la verbo. Kiam vi aldonas -gi, vi aldonas eblon de konekto. Kiam vi aldonas -iĝ, vi forigas eblon de konekto.

Do:

* fari havas 2 konektojn (subjekto kaj objekto). Mi faras manĝaĵon.

* farigi havas 3 konektojn (subjekto, objekto, kaj iu al kiu oni farigas). Ekz: Mi farigas manĝajon al mia filo.

* fariĝi havas 1 konekton (subjekto). Ĝi ne povas havi objekton (netransitiva). Ekz: la ĉielo fariĝas blua.

Iuj verboj havas 0 eblojn de konektoj (pluvi, neĝi...). Iuj havas unu (esti, boli, ...), iuj havas 2 (fari, manĝi, ...) ktp.

Nur unu konekto de verbo povas esti subjekto, nur unu estas rekta objekto (kun akuzativo). La aliaj bezonas prepoziciojn (pri, al, en, ...).

sudanglo (Montri la profilon) 2010-novembro-08 12:11:45

Kiel Tom komentis, la transitiveco de iu verbo rilatas al ĝia signifo. Se vi lernas la signifon per kunligo al verbo en nacia lingvo tio povas devojigi vin.

Do, se vi estas anglalingvano kaj vi lernas boli=boil, droni=drown, sinki=sink, tiam vi havos problemon ĉar en la angla tiuj tri anglaj ekvivalentoj povas esti uzata transitive kaj ne-transitive.

Sed se vi lernos boli = bobeli pro varmo, droni = perei en akvo, sinki = malsupreniĝi/faleti, tiam vi nature estras la transitivecon.

Anstataŭe, vi povas lerni la signifojn per simplaj frazoj. Akvo bolas je 100 gradoj, li dronis ĉar li ne scipovis naĝi, la ŝipo sinkis kaj neniuj survivis.

Miland (Montri la profilon) 2010-novembro-09 19:21:57

Demian:Tiu estas ega problemo al mi.
Vi ne estas sola. Multaj nur malfacile lernas la transitivecon de verboj. Jen konsilo: studu bone la subajn listojn de ofte uzataj verboj.

Jen listoj (el Teach Yourself Esperanto), kiuj eble utilos al vi:

(a) Transitivaj:
etendi, fendi, fermi, fini, kolekti, komenci, movi, renkonti, rompi, ŝanĝi, turni, veki, vendi.

(b) Netransitivaj:
boli, bruli, ĉesi, daŭri, droni, halti, kreski, krevi, pasi, pendi, sidi, soni, sonori, stari.

sudanglo (Montri la profilon) 2010-novembro-10 11:45:46

Vidinte viajn listojn Miland, mi min demandas ĉu ne estas ia komuna signifo en la netransitivaj kazoj de procezostato kaj en la transitivaj kazoj la ideo de intenca ago.

Ĉu la akvo intence bolis - ne? Ĉu planto intence kreskas - ne? Ĉu tempo intence pasas - ne?

Aliflanke, en la transitivaj kazoj oni povas bildigi al si aganton kiu efikas sur ion.

Oni povus diri ke transitiveco estas gramatika ideo ĉar ĝi rilatas al la uzo de la akuzativo, sed ankaŭ ĝi estas ideo semantika.

Reen al la supro