Ke daftar isi

Lando, kie ĉiu parolas esperante

dari palaman, 8 November 2010

Pesan: 40

Bahasa: Esperanto

palaman (Tunjukkan profil) 8 November 2010 11.28.44

En la najbara fadeno
http://ru.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t=7...
aperis interesa temo por diskuti.
Mi opinias, ke ĝi estas sufiĉe grava por komenci apartan fadenon.
Sed mi volus iom Ŝanĝi la komencan demandon de estimata Altebrilas.
Do!

Imagu landon, kie ĉiuj parolas esperante!

Temas ne pri ia estonta epoko de la finvenko aŭ io simila. Temas pri nuna tempo.
Sed!
Mi proponas al ĉiu kuraĝe fantazii pri tio, por malkaŝi sian propran volon (kiu kutime ne tute klaras eĉ por ni mem) - kvazaŭ vi POR UNU MINUTO havas absolutan potencon pri ĉi tiu afero, sen iuj ajn limoj. Imagu!

(1)
Kia estus ĝi? Al kiu ekzistanta lando similus tiu esperantista lando?
Kiuj leĝoj oni observus ĉi tie? Kio estus deviga, kio estus malpermesata?
Kiuj valoroj, principoj, idealoj aperus en tia lando?
Kia povus esti plua historia de ĉi-lando?

(Eble, iu iam skribos ian-tian historion? povus esti interesa verko esperanta.)

Ankaŭ mi volus ekscii vian opinion pri la deirpunkto de Altebrilas:

(2)
Imagu, ke subite oni donus landon al esperantistoj, kaj ke oni proponus al ili vivi tie. Ĉu vi konsentus? Kial?

palaman (Tunjukkan profil) 8 November 2010 11.41.38

Mi pardonpetas al kara Altebrilas, se mia ŝanĝo de liaj demandoj ŝajnas al li malprava.

Mi igis lian demandon eĉ malpli realan kaj pli fantazian - bedaŭrinde! - por ke ĉiu povu esprimi ĝuste propran volon kiel eble libere, ekster kutimaj limoj de la realismo.

mihxil (Tunjukkan profil) 8 November 2010 17.48.36

Mi pensas ke la ideo pri 'Esperanto-lando' estas stranga kaj nevolinda. Esperanto volas esti dua lingvo por ĉiu (aŭ hobilingvo por malgranda diasporo). Se Esperanto estus la lingvo de iu ŝtato tiam ĝi estus eĉ malpli neŭtrala lingvo, ĉar ĝi estus la lingvo de tiu certa ŝtato. Sekve ĝi estus egala al ĉiuj aliaj naciaj lingvoj. Kaj kompreneble esperantistoj estas homoj kiaj la aliaj, do tiu lando estus sama kverelplena kaj malbona kiel aliaj landoj. Se la malsamopinio hazarde temus pri gramatiko mi eĉ antaŭvidus baldaŭan ŝiriĝon de tiu landaĉo.

Jam ekzistas sufiĉe da landoj kaj sufiĉe da naciaj lingvoj. Ne necesas krei unu pli.

Se tia lando tamen ekekzistus mi pensas ke pli bone estas ne ekloĝi tie. Eble similus al senfina IJK. Mi baldaŭ mortus pro alkoholveneniĝo kaj enuo. Mi kabeos.

palaman (Tunjukkan profil) 8 November 2010 19.12.21

Miĥil:Mi pensas ke la ideo pri 'Esperanto-lando' estas stranga kaj nevolinda.
Ŝajnas, ke ĉi-tiuokaze vin simple tentis kutimo disputi kontraŭ mi.
Esperanto volas esti dua lingvo por ĉiu
Jes, certe! Kaj mi tute konsentas, ke Esperanto estus egala al ĉiuj aliaj naciaj lingvoj, se ĝi iĝus la unua por ĉiu homo en iu lando. Sed mi petis vin imagu ne tian landon, kie Esperanto estas unua kaj denaska por ĉiu! Eble, vi traktis mian vorton "ĉiu parolas esperante" kiel "ĉiu parolas NUR esperante".

Nu, tia kompreno eblas, sed ne estas necesa.
Mi loĝas en lando, kie ĉiu parolas ruse, sed ne ĉiu parolas ruse denaske. La rusa estas internacia lingvo en Rusio. Ne nur rusoj loĝas en Rusio. Ŝajnas evidente, ke en ĉiu lando necesas iu lingvo, per kiu ĉiuj homoj povus komuniki, ĉu ne?

Sed mi opinias, ke estas maljuste, ke lingvo de unu nacio estas deviginta por aliaj nacioj.
Kial Esperanto ne povus esti lingvo internacia en iu lando, kie loĝas mutaj nacioj? Tuiokaze ĝi rolus ĝuste tiun rolon, por kiu ĝi estis kreita, ĉu ne?

Do, ne necesas kompreni la temon kiel "nacio esperantista". Eble, eĉ preferinde kompreni ĝin ĝuste kiel "multnacia lando kun neŭtrala lingvo internacia"

mihxil (Tunjukkan profil) 8 November 2010 21.31.14

palaman:Do, ne necesas kompreni la temon kiel "nacio esperantista". Eble, eĉ preferinde kompreni ĝin ĝuste kiel "multnacia lando kun neŭtrala lingvo internacia"
Do, tio efektive estis sufiĉe malklara. Vi fakte prezentis ambaŭ eblojn.

Se temas pri ekzistanta multlingva lando aŭ landaro, kiu volas enkonduki esperanton kiel ĝeneralan komunikilon, tiam mi havus neniun kontraŭon. Oni povus pensi pri ekz. la Eŭropa Unio. Estus bedaŭrinde ke tio fuŝus mian 'hobion', sed mi ne plendus. Tio ja kvalifikiĝus kiel 'fina venko'.

Krome, pri viaj aliaj demandoj, laŭ mi ne multe ŝanĝiĝus, nek ŝanĝindus. Esperanto fariĝus ilo, homoj lernus pro devo kaj konscio pri ĝia utilo.

antoniomoya (Tunjukkan profil) 8 November 2010 21.39.51

Mi ne povas bildigi al mi tian landon. Inter aliaj ĉar mi kredas ke ni ne tute bezonas novan landon (ni jam havas sufiĉajn). Kontraŭe, tion kion ni bezonas estas malmultigi la nombron de landoj.

La celo de Esperanto estas tute alia: servi kiel pontolingvon inter la nunaj malsamlingvanoj, kaj tio nur dum daŭros la nuntempan situacion (multaj landoj kun multaj lingvoj).

Kiam la tuta mondo parolos unu solan lingvon (samkiel okazas en la nunaj nacioj), Esperanto estos fininta sian komision.

Amike.

palaman (Tunjukkan profil) 9 November 2010 16.09.08

miĥil:
palaman:Do, ne necesas kompreni la temon kiel "nacio esperantista". Eble, eĉ preferinde kompreni ĝin ĝuste kiel "multnacia lando kun neŭtrala lingvo internacia"
Do, tio efektive estis sufiĉe malklara. Vi fakte prezentis ambaŭ eblojn.
Jes, mi fakte intence skribis plursence por ke ĉiu povu kompreni min tiel, kiel tiu volas.
miĥil:Se temas pri ekzistanta multlingva lando aŭ landaro, kiu volas enkonduki esperanton kiel ĝeneralan komunikilon, tiam mi havus neniun kontraŭon. Oni povus pensi pri ekz. la Eŭropa Unio. Estus bedaŭrinde ke tio fuŝus mian 'hobion', sed mi ne plendus. Tio ja kvalifikiĝus kiel 'fina venko'.
Krome, pri viaj aliaj demandoj, laŭ mi ne multe ŝanĝiĝus, nek ŝanĝindus. Esperanto fariĝus ilo, homoj lernus pro devo kaj konscio pri ĝia utilo.
Alidire, vi opinias, ke neŭtrala ĝenerala lingvo tute nenion ŝanĝus en la ĉiutaga vivo de la mondo - eĉ okaze de "fina venko".

palaman (Tunjukkan profil) 9 November 2010 16.30.29

antoniomoya:mi kredas ke ni ne tute bezonas novan landon (ni jam havas sufiĉajn).
La celo de Esperanto estas tute alia: servi kiel pontolingvon inter la nunaj malsamlingvanoj
Nu, ne necesas pensi pri iu nova lando. Eble, temas pri Unuigita Eŭropo, eble pri Unuigita Norda kaj Suda Ameriko, eble pri Hindujo aŭ reviviĝinta USSR – kial ne?

Oni fantaziu laŭ sia propra deziro.

Ekzemple, mi povas imagi Grandan Imperion, kiu enhavas la tuta Eŭrazio, de Hispanujo ĝis Ĉinujo aŭ eĉ de Irlando ĝis Nipono!
Kial ne?
Ĝisnunaj imperioj estis sufiĉe malbonaj por ĉiu sia popolo krom unusola, kiu nomiĝis "titola". Ĉiu homo devis scii la "titolan" lingvon por esti plenrajta civitano. Do, kiam la "titola" popolo iĝis ne sufiĉe forta por apogi sian "elektitecon", tiam imperio pereis.
La grandiĝo de la imperioj nepre rezultigis ilian finon. Kaj juste!

Sed imperio kun neŭtrala lingvo povas esti egale oportuna por ĉiu sia popolo. Do kiu kaŭzo povus malhelpi ĝin pligrandiĝi plie kaj pliege?

Tio estas nur unu el multaj eblaj fantazioj pri lando, kie ĉiu parolas esperante.
Mi scias, ke por homoj ŝjnas malfacile eliri el kutimaj pensoj, bedaŭrinde. Nu, tamen kial ne penu?

Altebrilas (Tunjukkan profil) 9 November 2010 23.09.53

Mi skribis pli longan mesaĝon sed mia senkompata komputilo viŝis ĉion.

Mi proponis similan temon por vidi, ĉu esperanto povas helpi interkonsentigi homojn. Kompreno estas ne nur kompreni kion la alia diras, sed kial li diras tion.

Ni interkonsestas pri almenaŭ unu afero:

Artikolo 1: Esperanto estas oficiala lingvo, sed oni rajtas uzi aliajn.

Altebrilas (Tunjukkan profil) 9 November 2010 23.12.14

Mi voĉdonis "alia respondo" ĉar tio dependas de kian landon la plejmulto elektos

Kembali ke atas