去目錄頁

mandarino kaj adiaŭo

Azulreal, 2010年11月13日

讯息: 6

语言: Esperanto

Azulreal (显示个人资料) 2010年11月13日下午12:32:58

Saluton al ĉiuj!

Mi kredas, ke mi iam legis pri ia tradicio, kiu temas pri bruligi mandarinan ŝelon dum funebro aŭ dum la ĉiujara tago por omaĝi mortintojn. La kialo estas ke la mandarina odoro klarigas la vojon de animoj al ĝusta loko.

Laŭ mia scio, tio tute ne estas kutimo ĉi tie en Hispanio. Ĉu vi scias pri tio? Ĉu tio estas tradicio en via lando?

Antaŭdanke.

galvis (显示个人资料) 2010年11月13日下午2:29:15

Saluton :
Ĉu tio estas tradicio en via lando?
Ne, en Venezuelo tio ne estas tradicio. Mi ne scias ĉu en aliaj landoj de Sudameriko povus la homoj havi tian kutimon pri la bruligado de mandarina ŝelo.
Nur mi konas diron : "Tio estas pli facila ol senŝeligi mandarinon".

Greedn (显示个人资料) 2010年11月13日下午5:10:30

Kiaj strangaj aferoj iam interesigas homojn

antoniomoya (显示个人资料) 2010年11月13日下午6:54:53

Greedn:Kiaj strangaj aferoj iom interesigas homojn
Jes, pro simpla nescio.

Oni vere demandas sin kie troviĝas tie la tielnomata homa inteligenteco.

crescence (显示个人资料) 2010年11月13日下午10:06:40

Tio ne estas tradicio en Francujo.

Greedn (显示个人资料) 2010年11月14日上午10:06:47

Mi konsilas serĉi inter landoj kie kreskadas mandarinoj

回到上端