본문으로

La unua mia verso

글쓴이: palaman, 2010년 11월 14일

글: 4

언어: Esperanto

palaman (프로필 보기) 2010년 11월 14일 오전 5:21:02

Jen denove vekiĝis en mi stranga sento:
Mi pri miaj homfratoj suferas.
Sento vana, konata, sencela, sensenca
Ĉiutage obstine aperas.

Mi feliĉas kun vi kiel bebo ĉe mamo,
Mi bezonas nenion krom tio.
Ĉu de iu serĉanto sin kaŝis la amo?
Ĉu forgesis pri li mia Dio?

Eĉ la Kruco ĉe vi iĝis nun loko paca,
Iĝas dolĉaj sufero kaj ploro.
Do doloras sensence kaj vane donacas
Tiun verson sencelan la koro.

palaman (프로필 보기) 2010년 11월 14일 오후 9:41:46

Bedaŭrinde, mi ne povas korekti la titolon de la temo.
Komence mi celis skribi "la unua mia", poste mi dubis, ĉu mi ne estus miskomprenita - - do mi aldonis vorton "verson" kaj tuj sendis la mesaĝon hazarde.
Eble, iu povas korekti la eraron?
Mi volus nomi la temon "unua mia verso".

Korektu bonvole!

Greedn (프로필 보기) 2010년 11월 14일 오후 10:04:06

mi ne ŝatas poezion

palaman (프로필 보기) 2010년 11월 15일 오전 7:08:09

Nu, ankaŭ mi estas prozisto.
Sed!
Mi opinias ke oni nepre devas scipovi pri poezio por esti taŭga prozisto.
Ĉar lingvo estas ne nur senco -- sed ankaŭ sono. Por vere senti lingvon oni devas konsideri similecon de sonado de kelkaj vortoj.
Ĉar leganto sentas ne nur rimojn de senco, sed ankaŭ rimojn de sono.
Se iu povus krei lingvon perfektan, kie sonado estus tute konforma al senco, do ili povus verki proze sen ia ajn atento pri sonado de verko.
Sed mi ial certas, ke en tiu perfekta lingvo bona verko nepre okazus verso.
Ĉar la esenco de prozo estas rimoj sencaj.
Kiuj en la perfekta nepre estus rimoj sonaj.

다시 위로