Sisu juurde

kiom da homoj parolas Esperanton en tutmondo nun?

kelle poolt Abusonhhoson, 14. november 2010

Postitused: 13

Keel: Esperanto

Abusonhhoson (Näita profiili) 14. november 2010 10:18.54

mi volas kompreni.

Vilinilo (Näita profiili) 14. november 2010 13:49.29

Abusonhhoson:mi volas kompreni.
Ne ekzistas fidindaj statistikoj, nur supozoj. La nombro de esperantistoj en la mondo varŝajne estas iom inter 100 000 kaj 2 milionoj da alt-nivelaj parolantoj.

qwertz (Näita profiili) 14. november 2010 14:02.06

Mi opinas, ke neniu scias detale, ĉar ŝajne multa de personoj lerni E-o retpaĝe kaj ŝajne ne membrigas ĉe E-o organizon. Ne bezonas membrigi por lerni E-o kunhelpe Interreto kaj Skajpo. Mi opinas, ke multa de E-o komunuloj ekzistas ol oni volus kredi. Pri tio la nombro de E-o komunuloj tutmonde mi tute ne gravas. Ĉu 500.000 aŭ 4 milionoj E-o komunuloj? Mi tute ne gravas. Sed mi komprenas ke aliaj komunuloj bezonus tio nombro de E-o komunuloj motivon.

jan aleksan (Näita profiili) 14. november 2010 14:22.11

Vilinilo:
Abusonhhoson:mi volas kompreni.
Ne ekzistas fidindaj statistikoj, nur supozoj. La nombro de esperantistoj en la mondo varŝajne estas iom inter 100 000 kaj 2 milionoj da alt-nivelaj parolantoj.
laŭ mi pli proksimas al 100000, dependas ĉu oni kalkulas komencantojn, komencantegojn kaj neparolantajn interesitulojn

Lude (Näita profiili) 14. november 2010 15:16.10

Vilinilo:La nombro de esperantistoj en la mondo verŝajne estas iom inter 100 000 kaj 2 milionoj da alt-nivelaj parolantoj.
La demandon detale traktas http://eo.wikipedia.org/wiki/Nombro_de_Esperanto-p... . La taksoj estas tiuj, kiujn vi nomas:
Ĉ. 100.000 homoj parolas Esperanton pli malpli flue.
Ĉ. 2 milionoj iam lernis Esperanton ĝis hezitema parolado.

La nombroj estas proksimumaj - povas estis ankaŭ 50.000 aŭ 200.000, 1 aŭ 4 milionoj. Fontoj por la taksoj estas popolnombradoj en Litovio kaj Hungario, membronombroj kaj multlandaj esploroj de Sidney S. Culbert.

Lude (Näita profiili) 14. november 2010 15:21.17

Artikolo pri la temo kun diskuto, en Libera Folio: http://www.liberafolio.org/2009/popolnombradoj-don...

Rogir (Näita profiili) 16. november 2010 0:13.51

Nur la tokiponistoj scias ekzakte, kiom da homoj parolas ilian lingvon!

maratonisto (Näita profiili) 17. november 2010 18:55.54

Vilinilo:Ne ekzistas fidindaj statistikoj, nur supozoj. La nombro de esperantistoj en la mondo varŝajne estas iom inter 100 000 kaj 2 milionoj da alt-nivelaj parolantoj.
Tion estas malfacile pritaksi, kiel ekzemple kiom da homoj havas akvariajn fiŝojn.
Ne ĉiu esperantisto trumpetas pri kono de Esperanto.

Eddycgn (Näita profiili) 17. november 2010 20:15.59

Rogir:Nur la tokiponistoj scias ekzakte, kiom da homoj parolas ilian lingvon!
221?

mihxil (Näita profiili) 17. november 2010 22:49.16

Eddycgn:
Rogir:Nur la tokiponistoj scias ekzakte, kiom da homoj parolas ilian lingvon!
221?
Mi pensas ke li celis:
'mute'.

Tagasi üles