Naar de inhoud

Donu viajn pensojn pri vortaro!

door Wilfred, 14 november 2010

Berichten: 5

Taal: Esperanto

Wilfred (Profiel tonen) 14 november 2010 17:24:20

Karaj,

Mi faras novan, retan vortaron kun multaj helpiloj. Ĝi ankoraŭ ne pretas, sed ne restas multe da laboro kaj plaĉus al mi viaj pensoj.

La plej lasta informo (kun bildoj!) pri ĝi estas ĉi tie.

Ĉu placas? Ĉu estas aferoj vi dezirus vidi ŝanĝita?

Altebrilas (Profiel tonen) 15 november 2010 01:32:00

Mi vidis la paĝon. Bonaspekta, serioza, eble iom malgaja: multe da nigro. Mankas iom da koloro okulumo.gif

Pri la tabelvortoj: ili estas radikoj kiel la aliaj, eĉ se oni povas dividi ilin en "kvarkojn". Sed tio ne estas fundamenta.

samkiel, aliie (=en alia loko), kiumaniere, ktp.

La kreaĵoj kiel (?)alies, aliu, ri, ŝli, -unta, -uta, ktp. devas aperi kiel radikoj kun la indiko , ke nur parto de la esperantistaro uzas ilin.

Wilfred (Profiel tonen) 16 november 2010 23:16:13

Jes, (post pli da penso) mi konsentas: 'malfermas' devus esti montrata 'mal-ferm-as' sed 'ĉiujn' devus esti montrata 'ĉiu-jn'. Simile, 'kat-id-oj' sed 'ĉio-n'.

'Kiumaniere' kaj 'samkiel' jam funkcias bone ('kiu-manier-e' kaj 'sam-kiel'). Por la (laŭ mi aĉaj) vortoj kiel alies ktp, mi fajfos pri ili ĉi tiam ĉar ili ne sekvas la normalajn vortfaradajn kutimojn, kiun la nuna versio de mia vortfaradilo uzas. Mi volas havebligi la unuan version baldaŭ.

Koran dankon por viaj ideoj.

darkweasel (Profiel tonen) 17 november 2010 13:39:39

Wilfred:Jes, (post pli da penso) mi konsentas: 'malfermas' devus esti montrata 'mal-ferm-as' sed 'ĉiujn' devus esti montrata 'ĉiu-jn'. Simile, 'kat-id-oj' sed 'ĉio-n'.
Ĉiujn devus esti montrata ĉiu-j-n kaj katidoj - kat-id-o-j, se vi disigas la vortojn laŭ iliaj elementoj.

Altebrilas (Profiel tonen) 19 november 2010 21:03:22

Por mi, vortaro, por esti utila, devas enteni ĉiajn vortojn, aĉajn aŭ ne.

Iam antaaŭe la vortaristoj memcenzuris sian verkon: ili forigis ekz. maldecajn vortojn. Bona vortaro devas averti la leganto, ke tiuj vortoj estas maldecaj, nefundamentaj, slangaj, ktp. Tio evitos ke ili uzu hazarde naive maltaŭgan vorton kaj ridindiĝu.

Terug naar boven