Aller au contenu

Kion diras blondulino...

de Balbutanto, 17 novembre 2010

Messages : 14

Langue: Esperanto

Balbutanto (Voir le profil) 17 novembre 2010 01:39:09

Kion diras blondulino ekvidanta bananaŝelon kuŝitan sur la trotuaro antaŭ si?

Fek! Mi ankoraŭfoje estas glitfalonta! rideto.gif

vincas (Voir le profil) 24 novembre 2010 07:53:48

Ĉu tiu ŝercaĵo estas etika ?

Altebrilas (Voir le profil) 24 novembre 2010 23:40:44

Ni diru volapukisto anstataŭ blondulino.

IREN (Voir le profil) 25 novembre 2010 09:46:03

Altebrilas:Ni diru volapukisto anstataŭ blondulino.
Ĉu via koramikino estas blondulino?

vincas (Voir le profil) 25 novembre 2010 13:08:49

Altebrilas:Ni diru volapukisto anstataŭ blondulino.
Eble ni diru idisto anstataŭ blondulino.

witeowl (Voir le profil) 25 novembre 2010 17:40:38

Ekde mia infanaĝo, ŝerculoj estis dirinta per insulti diversajn viktimojn. Blondulinoj, poloj, meksikianoj, nigruloj, irlanduloj, labordekapabloj... Nun estas nur akceptebla al uzi blondulinoj en ŝerculoj.

Laŭ iuj, ĝi estas ofensiva. Tamen, ni bezonas viktimo en idiot-ŝerculoj. Do, mi proponas: La viktimo estus zebro. Pripensu, kaj vi vidos la logikon. Do:

Zebro petis picon. La kelnero demandis, "Ĉu vi volas, ke ni tranĉos ĝin en ses aŭ dek du tranĉaĵoj." Zebro respondis, "Ho, nur ses. Mi neniam povas manĝi dek du tranĉaĵoj!"

Altebrilas (Voir le profil) 26 novembre 2010 15:22:20

Interese estas vidi kiaj estas la diversaj popoloj en la ŝercoj de aliaj popoloj...

En francaj ŝercoj, Svisoj estas malrapidaj kaj puremaj, Belgoj stultaj, Germanoj tro seriozaj, Italoj fuŝaj...

En usonaj ŝercoj, Francoj estas malkuraĝaj kaj malpuraj...

vincas (Voir le profil) 27 novembre 2010 18:07:21

la mesaĝo estis forigita ;]

dobri (Voir le profil) 28 novembre 2010 10:36:14

La plej bonaj ĉeĥaj ŝercoj temas pri ciganoj (Romoj) kaj pri ilia kutimo priŝteli ĉion.

Altebrilas (Voir le profil) 2 décembre 2010 21:06:48

dobri:La plej bonaj ĉeĥaj ŝercoj temas pri ciganoj (Romoj) kaj pri ilia kutimo priŝteli ĉion.
Nuntempe, la temo estas iom tabua en Francio...

Retour au début