Mergi la conținut

Filmo pri konstruitaj lingvoj kaj amo

de KienLi, 18 noiembrie 2010

Contribuții/Mesaje: 4

Limbă: Esperanto

KienLi (Arată profil) 18 noiembrie 2010, 21:27:18

Ĉu vi ofte legas novaĵojn pri filmoj en Esperanto?

La Verda Filmejo raportas pri tre interesa filma projekto.
La grupo de studentoj de Kolumbia universitato en Usono filmis mallongan filmon kun la nomo: Conlang: the movie (Planlingvo: la filmo). Temas pri konstruitaj lingvoj kaj amo.

26-jara Carl estas entuziasma lingvo-konstruisto, kiu ne havas problemojn krei novan lingvon, sed kiu spertas problemojn trovi ĝustajn vortojn por espliki siajn sentojn al Libby, kiun li kaŝe amas. Unu tagon Carl havas ŝancon fariĝi prezidanto de la Societo de Planlingvoj. Sed por tio li devas gajni la konkuron kontraŭ agresivaj esperantistoj. Do, ĉu li povos espliki siajn sentojn al Libby, kiun li adoras?

La filmeto jam furoris en kelkaj filmaj festivaloj kaj eĉ gajnis unu premion. Kaj nun la kreantoj volas diskonigi tiun filmon al homoj rete, sed ili ne rajtas fari tion ĝis kiam ili pagos sindikatojn kaj por la muziko. Ĝis la fino de novembro 2010, ili bezonas nur du mil ok cent dolarojn. La duono estas jam kolektita. Nur kontraŭ 20 dolaroj, estas malpli ol 15 eŭroj, vi ricevos oficialan DVD-n kun Eo-subtekstoj el limigita eldono kun subskriboj de filmo-farantoj kaj aldonaj materialoj!

La subtekstojn en Esperanton tradukis Chuck Smith, fondinto de Vikipedio en Esperanto.

Kiel rapide kaj sekure mendi tiun DVD-diskon, vi povas legi en Verda Filmejo. Multaj esperantistoj jam subtenis la projekton, ankaŭ vi ne maltrafu la ŝancon! Restas nur dek du tagoj.

Pri la filmo aperis informoj en Podkasto Varsovia Vento

Chuck Smith intervjuis la reĝisorinon kaj tiu intervjuo "Malheroo estas esperantiso" aperis en Libera Folio.

witeowl (Arată profil) 19 noiembrie 2010, 02:26:41

Eble oni devus diri: La filmo nur estos ricevebla en DVD se sufiĉaj homoj apogilas (?) ĝin. Ili estas proksime sian golon, sed ne faris ĝin... ankoraŭ. Se iu ajn deziras, ke la filmo estos ricevebla de DVD, bonvolu viziti ĉi tiu TTT-aĵo:

http://www.kickstarter.com/projects/462792628/co...

Amike

KienLi (Arată profil) 19 noiembrie 2010, 11:08:54

Jes, se vi povas subteni la projekton kaj ŝatus ricevi DVD-diskon, bv. subteni. Ja ne tiel oftas bonaj filmoj en Esperanto, kie aŭtoroj tiel apogas lingvojn.

Restas nur 11 tagoj por kolekti 379 dolarojn.

KienLi (Arată profil) 20 martie 2011, 09:28:44

La DVD "Conlang:the movie" aperis en Libroservo de UEA: http://katalogo.uea.org/?inf=8579

Kaj mi prezentis la DVD ĉe Verda Filmejo: http://filmoj.net/planlingvo-dvd

Înapoi mai sus