Zum Inhalt

Ĉu vi estas indulgema al malsamopiniuloj?

von zan, 19. November 2010

Beiträge: 16

Sprache: Esperanto

dobri (Profil anzeigen) 22. November 2010 21:19:19

Mi ne komprenas, kial konvenas esti tolerema al raciistoj? Ja tio ne estas krimuloj, sed homoj plene uzantaj sian cerbon. La tiujn oni povas nur admiri!

Altebrilas (Profil anzeigen) 22. November 2010 22:27:46

Nepre ne konfuzu raciisto kaj racisto: se la unua plene uzas sian cerbon (aŭ almenaŭ la maldekstran parton de ĝi), la dua uzas neniom, aŭ nur ĝian plej malnovan parton , la plej instinktan kaj neracian.

KIAaze (Profil anzeigen) 22. November 2010 23:13:25

Altebrilas:Nepre ne konfuzu raciisto kaj rasisto
korekta?
raciismo
rasisto

Tiuj estas vortojn tre similajn! O.o
Estas facila konfuzi ilin.

darkweasel (Profil anzeigen) 23. November 2010 06:24:38

KIAaze:
Altebrilas:Nepre ne konfuzu raciisto kaj rasisto
korekta?
raciismo
rasisto

Tiuj estas vortojn tre similajn! O.o
Estas facila konfuzi ilin.
Apenaŭ - iuj nur ne scias, ke rasisto havas S kaj ne C.

palaman (Profil anzeigen) 23. November 2010 16:58:31

darkweasel:Apenaŭ - iuj nur ne scias, ke rasisto havas S kaj ne C.
Ne, kara Darkwesel! Mi scias, sed rusoj literon 'c' legas kiel 's' (laŭ reguloj de Slavona alfabeto) - do iam mi mistajpas.
Pardonu!

Altebrilas (Profil anzeigen) 27. November 2010 23:45:38

darkweasel:
Apenaŭ - iuj nur ne scias, ke rasisto havas S kaj ne C.
Vi pravas. La franca vorto konfuzigis min.
Do tio skribendas "rasisto".

Zurück nach oben