Mergi la conținut

Kiel popularigi Esperanton? Aŭ: Kion farindas kun esperanto, post vi lernas ĝin?

de lackinglatin, 19 noiembrie 2010

Contribuții/Mesaje: 5

Limbă: Esperanto

lackinglatin (Arată profil) 19 noiembrie 2010, 22:12:08

(Eldonis ĉe mia pasportaserva blogo: http://www.pasportaservo.org/blogoj/kiel-popularig... on)

http://www.liberafolio.org/2010/lingva-konflikto-e... perantujo

Interesa artiklo pri la divido inter la Esperantistoj en Svedesperantujo. Pensigas min: Kio elspezindas por esperantaj orginazoj? Kio vere helpus?

Mia unua penso estas ĉi tio: utiligu la lingvon. Faru la lingvon atingilo de aliaj bonaĵoj. Ekzemple: Se ekzistas Esperantisto en la orginazo ke bone scias la batalartojn, elspezi la monon dungi lin kiel instruisto por Esperantistoj. Por la Esperantistoj, ĝi estas liberservo, kaj riĉiganta la ekzistanta komunumo, kaj allogiĝanta la lingvon al neparolantoj. Same trovu ŝakinstruisto, pintrinstruisto, fondu vojaĝamarŝadklubon--kaj plej utile, eble, ofertu lingvajn kursojn per Esperanto. Subvenciu ia kulturauniversitato enirebla sole per Esperanto. Ĉu ekzistis ion tiel, kiam mi unue aŭdis pri Esperanto, mi pensas ke mi estus lerninta tre pli rapide.

Plu, ĉi tio donus vivon al esperantaj grupoj ke ne faras ion alian de sole parolas. Homoj volas fari, pli de ĵus paroli! Lingvo bezonas esti atingilo al kulturo, vivo, utileco, ktp. por interesi homojn. Lerni lingvo sole paroli kun kelkaj malmojosaj homoj monate? Ne interesas min ankaŭ.

Mi lernis Esperanton ekzakte por tiu kialo: ĝi utilis. Ĝi donis al mi la ebleco kaj vojaĝi kaj lerni aliajn lingvojn. Sed ni povas pligrandigi ĉi tiujn beneficojn. Ĉu ĉi tiuj kulturauniversitatetoj ekzistus ĉirkaŭ la mondo, kiom tio riĉiĝus miajn vojaĝojn! Mi vojaĝus laŭ iliaj ekzisteco!

gyrus (Arată profil) 21 noiembrie 2010, 21:30:20

Mi tute konsentas kun vi. Sed mi ankaŭ kredas ke esperantistoj devas pli uzi la eblecojn de moderna tekniko, ekzemple per krei pliajn esperantajn videojn kaj afiŝi ilin sur Youtube aŭ io sameta.

Koracio (Arată profil) 25 noiembrie 2010, 15:43:42

Fari Esperantan mitologian rakonton, kiel en la Angla The Lord of the Rings aŭ Harry Potter.

oksigeno (Arată profil) 26 noiembrie 2010, 23:48:08

gyrus:Mi tute konsentas kun vi. Sed mi ankaŭ kredas ke esperantistoj devas pli uzi la eblecojn de moderna tekniko, ekzemple per krei pliajn esperantajn videojn kaj afiŝi ilin sur Youtube aŭ io sameta.
Tute jes!
Lernu uzi liberajn grafikajn, filmajn kaj sonajn redaktilojn kaj faru bonajn reklamilojn, lernilojn, sonlibrojn, ekranfonojn... senpage! rideto.gif

maratonisto (Arată profil) 29 noiembrie 2010, 08:29:11

oksigeno:Lernu uzi liberajn grafikajn, filmajn kaj sonajn redaktilojn kaj faru bonajn reklamilojn, lernilojn, sonlibrojn, ekranfonojn... senpage! rideto.gif
Interalie, ĉu Vi konas bonan senpagan MIDIredaktilon por redakti dosierojn kun sufikso MID kaj KAR?

Înapoi mai sus