Nombriĝu kiel Esperantisto!
darkweasel :lta, 23. marraskuuta 2010
Viestejä: 74
Kieli: Esperanto
darkweasel (Näytä profiilli) 27. marraskuuta 2010 13.47.43
Chainy:Mi aldonis min al tiu listo, sed estas bedaŭrinde, ke la paĝo ne akceptas ĉapelitajn literojn - mia mesaĝo tie estas pro tio apenaŭ legebla! Tio ne aspektas tre bone, kaj donas malbonan impreson de Esperanto.Mi ne pensas, ke tio donas ekstreme malbonan impreson de Esperanto. Laŭ tia logiko, ankaŭ retpaĝoj, kiuj ne subtenas la germanlingvajn literojn äöüß, donas malbonan impreson al la germana.
Ĝi certe donas pli malbonan impreson al la retpaĝaro ol al Esperanto.
Chainy (Näytä profiilli) 27. marraskuuta 2010 23.02.18
darkweasel:jes, mi konsentas kun vi, darkweasel. Tiu retpaĝaro devas akcepti unicode - Esperanto ne kulpas pri tio!Chainy:Mi aldonis min al tiu listo, sed estas bedaŭrinde, ke la paĝo ne akceptas ĉapelitajn literojn - mia mesaĝo tie estas pro tio apenaŭ legebla! Tio ne aspektas tre bone, kaj donas malbonan impreson de Esperanto.Mi ne pensas, ke tio donas ekstreme malbonan impreson de Esperanto. Laŭ tia logiko, ankaŭ retpaĝoj, kiuj ne subtenas la germanlingvajn literojn äöüß, donas malbonan impreson al la germana.
Ĝi certe donas pli malbonan impreson al la retpaĝaro ol al Esperanto.
EdRobertson (Näytä profiilli) 2. joulukuuta 2010 11.06.57
Oni maksimume povas kalkuli aktivajn esperanto-parolantojn en dekmiloj. Se oni volas sukcesigi esperanton, oni devas rekoni, ke ĉiu propagandado, ĉiu fanfaronado, ĉiu pretendado estas VANAJ.
Esperanto ne sukcesos ĝis ĝi estas utila. Koncentriĝu pri fari tion, anstataŭ ol fanfaroni pri aferoj kiuj estas nur sonĝoj. Ĉi tiu nombrado estis treege malbona ideo.
Chainy (Näytä profiilli) 2. joulukuuta 2010 14.48.01
Estas interese, multaj ne volas eklerni Esperanton - ili konsideras tion neinda, ĉar estas tro malmulte da parolantoj kaj ili pensas ke tiu nombro neniam kreskos. Kaj nun multaj Esperantistoj ne volas subskribi tiun liston - ili konsideras tion neinda, ĉar estas tro malmultaj subskribintoj, kaj ili pensas ke tiu nombro neniam kreskos!
Nu, estas ĉiam tiel, kiam oni provas komenci ion novan. Mi mem subskribis tiun liston, sed mi komprenas, kial multaj ne emas... Plej verŝajne ne estas tiel grave.
Sed, laŭ mi, ni ne pensu tro negative pri ĉio. Mi rimarkis, ke la nombro da uzantoj, monate vizititaj paĝoj kaj kreitaj fadenoj ĉe la forumo ĉiam kreskas ĉe Lernu.
Chainy (Näytä profiilli) 2. joulukuuta 2010 15.42.40
Nu, jen la problemo verŝajne. Ekzistas jam diversaj lokoj, kie oni povas montri, ke oni ŝatas/parolas Esperanton. Tial, la nova listo havas tre etan ŝancon por sukcesi... Kaj la plimulto ŝajne delonge perdis intereson pri subskribado de listoj....
dobri (Näytä profiilli) 2. joulukuuta 2010 18.56.03
Chainy:Jam estas 911 subskribintoj - ne timu, ni baldaŭ atingos la celon de 2 milionoj!Certe tion vi vere ne kredas!
Similan liston antaŭ 1-2 jaroj subskribis pli ol 5 mil da esperantistoj. Do nun oni povas supozi similan nombron. Mi mem estas pli pesimisma kaj atendas nur 2000 da subskriboj.
Kiam estis pli ol 700 subskriboj, tiam mi kalkulis la samlandanojn. Estis 7. Ĉar Ĉeĥa Esperanto Asocio havas 750 anojn, do subskribis nur 1 elcento, tiam oni povas kalkuli pri 70 000 da esperantistoj en la tuta mondo!
Chainy (Näytä profiilli) 2. joulukuuta 2010 20.51.05
dobri:kompreneble, mi ne kredas tion! Pardonu, mi elektis la malĝustan miensimbolon por montri tion!Chainy:Jam estas 911 subskribintoj - ne timu, ni baldaŭ atingos la celon de 2 milionoj!Certe tion vi vere ne kredas!
Altebrilas (Näytä profiilli) 2. joulukuuta 2010 20.58.53
dobri:5000-2000=3000, te 60% de la esperantistoj malaperis... Vi estas vere pesimisma!Chainy:Jam estas 911 subskribintoj - ne timu, ni baldaŭ atingos la celon de 2 milionoj!Certe tion vi vere ne kredas!
Similan liston antaŭ 1-2 jaroj subskribis pli ol 5 mil da esperantistoj. Do nun oni povas supozi similan nombron. Mi mem estas pli pesimisma kaj atendas nur 2000 da subskriboj.
Kiam estis pli ol 700 subskriboj, tiam mi kalkulis la samlandanojn. Estis 7. Ĉar Ĉeĥa Esperanto Asocio havas 750 anojn, do subskribis nur 1 elcento, tiam oni povas kalkuli pri 70 000 da esperantistoj en la tuta mondo!
Chainy (Näytä profiilli) 2. joulukuuta 2010 21.15.26
dobri:... tiam oni povas kalkuli pri 70 000 da esperantistoj en la tuta mondo!Tiu ŝajne estas populara takso de la nombro de Esperantisto-parolantoj...
Mi ĵus legis la Vikipedio-paĝon pri la lingvo Esperanto, kaj tie oni uzis la vorton 'estimo' anstataŭ 'takso'! Mi korektis tion.
EdRobertson (Näytä profiilli) 3. joulukuuta 2010 9.33.01
dobri:Similan liston antaŭ 1-2 jaroj subskribis pli ol 5 mil da esperantistoj. Do nun oni povas supozi similan nombron. Mi mem estas pli pesimisma kaj atendas nur 2000 da subskriboj.Statistike, kiam oni traktas malgrandajn ciferojn, oni povas pruvi ion ajn. Eĉ la takso 70 000 estas tro alta. Eble dekmil. MAKSIMUME. Kiom da tiuj 750 anoj de via landa asocio vere uzas la lingvon? Aŭ eĉ regas la lingvon?
Kiam estis pli ol 700 subskriboj, tiam mi kalkulis la samlandanojn. Estis 7. Ĉar Ĉeĥa Esperanto Asocio havas 750 anojn, do subskribis nur 1 elcento, tiam oni povas kalkuli pri 70 000 da esperantistoj en la tuta mondo!
Kial tiu obsedo pri nombrado? La fina venko ne okazos. Ĝi ĉiam estis fantazio. Enkapigu tion. Se ni volas prosperi, aŭ eĉ supervivi, nia perspektivo devas ŝanĝiĝi:
Forgesu la pretendojn pri nia kapablo fariĝi monda helplingvo - ni simple ne havas la fortojn por efektivigi tion, se pro ia miraklo la registaroj "akceptus" nian lingvon. De kie kreiĝos la instruistoj kaj tradukistoj por Esperanto? El la aero?!?
Forgesu la krokodillarmojn pri "lingva demokratio" - tio ne helpas la koncernajn lingvojn, kaj ĉiu scias, ke nia "subteno" estas nur ŝajna, aŭ eĉ preteksto por ŝovinismaj insultoj kontraŭ homoj kiuj parolas la anglan.
Homoj ne lernos nian lingvon se ĝi estas nur parto de fantazio kiu neniam efektiviĝos. Ili faros tion nur se ĝi estos utila. Kio estas esperiga pri nia lingvo tamen estas:
i) ĝi utilas por tiuj kiuj regas la lingvon, kaj uzas ĝin por ferii - anstataŭ ol sidi dum semajno aŭskultante prelegojn pri "lingvaj rajtoj" aŭ pri iu mortinta okulisto, oni povas profiti de Esperanto sidante en trinkejo aŭ amuziĝante alimaniere kun multaj novaj geamikoj, por lerni kies lingvojn sufiĉe por amikiĝi (aŭ foje, pli ...) alie, sen Esperanto, postulus kelkajn vivdaŭrojn; kaj
ii) ja estas interna ideo pri nia lingvo, pri tutmonda gefrateco, kiun oni subpremis, eble pro timo ofendi la naciajn registarojn, kiuj en la ŝablona fantazio "oficialigos" Esperanton - Esperanto JA estas ilo kiun la mondo bezonas, kaj oni deploju ĝin kie ĝi estas plej bezonata: por plibonigi la sorton de migrintoj kaj azilpetantoj. Tamen, Esperanto povas esti nur parto de tiu ekvacio. Oni bezonas aldone la politikan volon kaj analizon por fronti rasismon kaj diskriminacion.