לתוכן העניינים

Nombriĝu kiel Esperantisto!

של darkweasel, 23 בנובמבר 2010

הודעות: 74

שפה: Esperanto

sudanglo (הצגת פרופיל) 4 בדצמבר 2010, 11:11:30

Esperanto ne sukcesos ĝis ĝi estos utila
Tute prave, Ed, vi agnoskas ke Esperanto ne havas grandan utilon kiel interlingvo ekster la tre malgranda komunumo de Esperant-lingvanoj.

Tamen estas alia vojo.

Estas nekontesteble ke la lernado de Esperanto havas grandan edukan valoron.

1. Ĝi helpas en la lernado de aliaj lingvoj
2. Ĝi pensigas pri la naturo de lingvoj kaj gramatikaj klasoj.
3. Ĝi stimulas la analizon de signifo.
4. Ĝi invitas al kre-emo en verkado.
5. Ĝi atentigas pri la diverseco inter la landoj.


Se ni propagandus por Esperanto en la lernejoj - ne por ke la lernejanoj posedu interlingvon sed por la avantaĝoj skizitaj supre - tiam ni eble pli bone sukcesus.

Evidente, poste, kiam tuta generacio jam havis kontakton kun la lingvo, tiam oni povus re-komenci argumenti por Esperanto kiel interlingvo surbaze de la nombro de personoj kiuj iom scias la lingvon.

Pri la manko de instruistoj - ŝajnas al mi ke la Aŭstralianoj solvis tiun problemon. Vi povas legi plu ĉe Mondeto.com.

KIAaze (הצגת פרופיל) 5 בדצמבר 2010, 12:06:57

Ni preterpasis mil (milon?)! ridulo.gif

vincas (הצגת פרופיל) 6 בדצמבר 2010, 18:16:40

Bona atingo :]]]

jan aleksan (הצגת פרופיל) 6 בדצמבר 2010, 19:05:05

mi ne volas malĝojigi vin, sed jam pasis la plej intensa aliĝperiodo;

la 22a de Nov subskribis 31 homoj
la 23a: 180
la 24a: 207
la 25a: 111
la 26a: 82
ĝis la 29a, po ca. 70
la 30a: 48
ekde tiam: po ca. 40

Do oni povas esperi eble 1500 subskribantoj max.

manu_fr (הצגת פרופיל) 8 בדצמבר 2010, 19:33:52

jan aleksan:

Do oni povas esperi eble 1500 subskribantoj max.
Jen la lasta nombro de subskribantoj, finfine !
Dankon, Jan, pri via statistikkalkulo !
Nun necesas akcepti ĝin : ke ni ĉiuj akceptu ĝin senhonte !! MIL KVIN CENT !!
Jen la demando : kion faras la 1500 esperantistsubskribantoj, escepte subskribi en listoj ?
rido.gif
Almenaŭ tio, kion mi povas konkludi, estas ke ni ne legas 1500 novajn mesaĝojn per semajno ĉi tie en la forumo, kie la plejparto de la subskribantoj akiris informon, ke ekzistas tiu subskribo en la reto !
Pardonon, mi sentas min en plena formo ekde tiu mateno ! Kaj mi ne hontas pro tio !!

Manu

jan aleksan (הצגת פרופיל) 8 בדצמבר 2010, 22:12:00

hehe,

nu verdire el tiuj 1100 (hodiaŭ) estas kelkaj kiuj verŝajne ne parolas esperanton! -.-

Sed kompreneble ne estas recenco. Mi mem ne aldonis mian nomon ĉar ne ŝajnis al mi utila. Do oni devas obligi tiun nombron por havi la tutan esperantaron. Sed kiomoble?

jppoulin (הצגת פרופיל) 24 בדצמבר 2010, 22:25:07

Mi estas #1,214

vincas (הצגת פרופיל) 12 בפברואר 2011, 21:22:55

...La celo de tiu ĉi peticio estas kalkuli, kvantigi, elnombri la tutmondan esperantistaron per la iloj, kiujn la nuntempa teknologio disponigas al ni. Temas pri projekto ambicia, certe tamen - en la interreta hodiaŭa epoko - ne utopiista.

Informu pri tiu ĉi peticio la Esperanto-parolantojn, kiujn vi konas: membrojn de via loka grupo, korespondantojn, gastigintojn, geamikojn... ĉiujn ajn, inkluzive de homoj, kiujn vi renkontis antaŭ pluraj jaroj. Informu ilin laŭeble per retpoŝto, se ili uzas ĝin, sed, se ili estas maljunaj aŭ loĝas en lando/kontinento, en kiu la aliro al Interreto ne estas facila, informu ilin persone, per telefono, fakso, letero, mesaĝo, kurierkolombo (kial ne?)... ĉiuj verŝajne havas filon, fraton, nevon, nepon, amikon, kolegon, kiu povos ilin helpi subskribi nian popolnombradon: vi mem helpu ilin...

Kial vi skribis per x sistemo?

http://www.thepetitionsite.com/1/esperanto-parol...

Altebrilas (הצגת פרופיל) 13 בפברואר 2011, 17:39:02

Nun estas 1402, kun 2 novaj ĉiutage.

Mankas 1998598 subskriboj, kaj laŭ nuna ritmo, la peticio atingos 2 milionojn da subskriboj post 2738 jaroj.

Se ĝi estus komencinta dum la konstruo de la Babelturo, eble ĝi nun estus preta. malgajo.gif ploro.gif

vincas (הצגת פרופיל) 13 בפברואר 2011, 18:21:18

Baldaŭ en multaj Eŭropaj landoj okazos popolnombrado. Tio estos tre oportuna ŝanco por nombriĝi kiel esperantisto. Ĉu ne?

Ĉi tie estas pli da informo. Ne gravas ke skribas pri Pollanda Popolnombrado.

http://www.ipernity.com/blog/31145/305494

לראש הדף