Skip to the content

Nombriĝu kiel Esperantisto!

by darkweasel, November 23, 2010

Messages: 74

Language: Esperanto

sinjoro (User's profile) February 13, 2011, 10:17:34 PM

vincas:Baldaŭ en multaj Eŭropaj landoj okazos popolnombrado. Tio estos tre oportuna ŝanco por nombriĝi kiel esperantisto. Ĉu ne?

Ĉi tie estas pli da informo. Ne gravas ke skribas pri Pollanda Popolnombrado.

http://www.ipernity.com/blog/31145/305494
Ŝajne la reguloj en ĉiuj eŭropuniaj landoj estos similaj. Prefere kontrolu la detalojn.

Rodrigoo (User's profile) February 14, 2011, 12:24:58 AM

Mi timas... se ia Hitler aperas denove, estos pli facile trovi nin.

darkweasel (User's profile) February 14, 2011, 6:26:57 AM

sinjoro:
vincas:Baldaŭ en multaj Eŭropaj landoj okazos popolnombrado. Tio estos tre oportuna ŝanco por nombriĝi kiel esperantisto. Ĉu ne?

Ĉi tie estas pli da informo. Ne gravas ke skribas pri Pollanda Popolnombrado.

http://www.ipernity.com/blog/31145/305494
Ŝajne la reguloj en ĉiuj eŭropuniaj landoj estos similaj. Prefere kontrolu la detalojn.
Almenaŭ en Aŭstrujo la popolnombrado tamen okazos aŭtomate, oni nombros nur la jam konatajn detalojn.

vincas (User's profile) February 14, 2011, 6:58:42 AM

darkweasel:
sinjoro:
vincas:Baldaŭ en multaj Eŭropaj landoj okazos popolnombrado. Tio estos tre oportuna ŝanco por nombriĝi kiel esperantisto. Ĉu ne?

Ĉi tie estas pli da informo. Ne gravas ke skribas pri Pollanda Popolnombrado.

http://www.ipernity.com/blog/31145/305494
Ŝajne la reguloj en ĉiuj eŭropuniaj landoj estos similaj. Prefere kontrolu la detalojn.
Almenaŭ en Aŭstrujo la popolnombrado tamen okazos aŭtomate, oni nombros nur la jam konatajn detalojn.
Ĉu estos demando pri lingvojn? Necesas nur indiki pri scio de Esperanto.

darkweasel (User's profile) February 14, 2011, 1:20:21 PM

vincas:
darkweasel:
sinjoro:
vincas:Baldaŭ en multaj Eŭropaj landoj okazos popolnombrado. Tio estos tre oportuna ŝanco por nombriĝi kiel esperantisto. Ĉu ne?

Ĉi tie estas pli da informo. Ne gravas ke skribas pri Pollanda Popolnombrado.

http://www.ipernity.com/blog/31145/305494
Ŝajne la reguloj en ĉiuj eŭropuniaj landoj estos similaj. Prefere kontrolu la detalojn.
Almenaŭ en Aŭstrujo la popolnombrado tamen okazos aŭtomate, oni nombros nur la jam konatajn detalojn.
Ĉu estos demando pri lingvojn? Necesas nur indiki pri scio de Esperanto.
Miascie la lingvoj uzataj hejme estos nombrataj aparte kaj nur de parto de la loĝantaro. Ĉiuokaze mi ne povus prave indiki Esperanton tiademande, ĉar Esperanton mi simple ne uzas hejme.

vincas (User's profile) February 14, 2011, 3:52:03 PM

Sed vi povas indiki, ke vi scipovas Esperanton kiel duan, trian...lingvon.

darkweasel (User's profile) February 14, 2011, 6:45:31 PM

vincas:Sed vi povas indiki, ke vi scipovas Esperanton kiel duan, trian...lingvon.
Mi ne scias, ĉu mi povas (ĉu oni demandus tion). Mi ĉiuokaze nur relative malmulte scias pri tiu nova aŭtomata popolnombrado.

sinjoro (User's profile) February 14, 2011, 9:03:54 PM

darkweasel:
vincas:Sed vi povas indiki, ke vi scipovas Esperanton kiel duan, trian...lingvon.
Mi ne scias, ĉu mi povas (ĉu oni demandus tion). Mi ĉiuokaze nur relative malmulte scias pri tiu nova aŭtomata popolnombrado.
En Pollando oni prezentu ne ĉiujn ajn uzatajn lingvojn, sed nur tiujn kiujn uzas hejme (en normala, ĉiutaga vivo, inter familianoj, kun najbaroj ktp.). Por esti laŭleĝa tion povus do deklari inter alie paroj loĝantaj en Pollando, el kiuj almenaŭ unu persono estas alilanda esperantisto.

Altebrilas (User's profile) February 14, 2011, 9:52:55 PM

1405: tri novaj post hieraŭ sal.gif

Altebrilas (User's profile) February 26, 2011, 3:13:37 PM

Vi ankaŭ povas subskribi tiun peticion: jam 6474 subskriboj!

http://www.petitionspot.com/petitions/ESPERANTO/

Back to the top