Al la enhavo

Ĉu vi uzas la programon Ekiga?

de Hispanio, 2010-novembro-23

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

AlfRoland (Montri la profilon) 2011-majo-10 20:45:41

Hispanio:
AlfRoland:
Hispanio:Microsoft akiris/aĉetis Skajpon por 8.600 miliardoj da dolaroj.

Do, mi kredas ke mi ne plu uzu Skajpon.
Mi samopinias, sed ekzistas du problemoj. Kiom da uzantoj havas Ekiga kaj plej grave - kiel instali ĝin. Mi ĝis nun ne sukcesis. Mi uzas Ubuntu 10.04!
Pri la uzantoj mi ne certas, ne ekzistas maniero vidi la totalan nombron.

Pri la instalo, ĝi estas tre facila. Vi devas uzi Synaptic kaj elekti Ekiga. Mi kredas ke kune kun ĝi ankaŭ estas elektataj la dependencoj. Tion mi faris kiam mi uzis Linu'x Mint.
Mi devas provi denove - lastfoje mi ne havis kameraon funkciantan en Linukso. Tamen mi nun havigis novan, kiu funkcias kun Skajpo por Linukso, kun "Cheese" kaj kun "guvcview".

alonsososo (Montri la profilon) 2011-majo-12 14:37:36

Saluton AlfRoland,
Kiel vi ŝanĝis vian klavaron por povi flue skribi Esperante? Mi mem ĝuste provis instali Tajpi sed sensukcese.

AlfRoland (Montri la profilon) 2011-majo-12 15:51:23

alonsososo:Saluton AlfRoland,
Kiel vi ŝanĝis vian klavaron por povi flue skribi Esperante? Mi mem ĝuste provis instali Tajpi sed sensukcese.
Mi uzas Linukson (Ubuntu) kaj mem faris varianton de mia sveda klavaro. Tamen mi antaŭe uzis Tajpi-on en mia "Laptop" kaj ĝi bone funkciis. La konstruisto de "Tajpi" estas atingebla en Lernu. Nuntempe mi feliĉe instalis Ubuntu-on en ambaŭ miaj komputiloj.

jpablo68 (Montri la profilon) 2011-majo-12 15:52:42

Hispanio:Saluton.

Mi ĝis nun vidis diversajn fadenojn pri Skajpo kaj por peti kontaktojn por Skajpo.

Skajpo estas bona ilo por telefoni per komputilo ktp., sed krom tio ke ĝi ne estas libera programo, ni, uzantoj de Linukso, devas uzi tre malnovan version de tiu programo.

Kaj jen Ekiga. Ekiga estas libera programo, kaj uzas la saman version por Linukso, Mako kaj Vindozo.

Nu, post tiu "prezento", mi volus scii kiom da homoj el vi uzas ĉi tiun programon, aŭ kiomaj volas uzi ĝin, ktp, por interbabili.

Mia ekiga-a konto estas ignatius881@ekiga.net
mi ne sciis ekigo

mi estas unu linukso uzanto kaj mi provos tiu programo

saluton!

alonsososo (Montri la profilon) 2011-majo-13 21:41:18

AlfRoland:
alonsososo:Saluton AlfRoland,
Kiel vi ŝanĝis vian klavaron por povi flue skribi Esperante? Mi mem ĝuste provis instali Tajpi sed sensukcese.
Mi uzas Linukson (Ubuntu) kaj mem faris varianton de mia sveda klavaro. Tamen mi antaŭe uzis Tajpi-on en mia "Laptop" kaj ĝi bone funkciis. La konstruisto de "Tajpi" estas atingebla en Lernu. Nuntempe mi feliĉe instalis Ubuntu-on en ambaŭ miaj komputiloj.
Dankon AlfRoand

Reen al la supro