Al la enhavo

Kulkulu nin!

de warcana, 2010-novembro-24

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

warcana (Montri la profilon) 2010-novembro-24 16:21:52

Mi ĵus malkovris ke esperantistoj provas kalkuli la samideanoj per tiu retpaĵo:

[http://www.thepetitionsite.com/fb/1/esperanto-pa...
Mi estas la 302a nomo.
Bonvolu suskribi por montri al la mondo ke la esperantistoj ne malmultas!

Valerio (Montri la profilon) 2010-novembro-25 06:44:35

Mi estas ne malproksime post vi, estimata najbarino - 309-a. sal.gif rideto.gif

IREN (Montri la profilon) 2010-novembro-25 14:22:31

Subskribi mi ne povas ĉar mi ne estas Esperanto parolanto sed nur leganto.

warcana (Montri la profilon) 2010-novembro-25 14:51:53

IREN:Subskribi mi ne povas ĉar mi ne estas Esperanto parolanto sed nur leganto.
Vi estas ankaŭ skribanto, povas mi vidi... do vi ankaŭ devas esti kalkulita (tre malofte parolas ankaŭ mi esperanton buŝe*)

*Ĉu la germana ne havas teruran efekto en mia esperanta?

Koracio (Montri la profilon) 2010-novembro-25 15:18:04

Mi ne povas subskribi, ĉar tio bezonas Facebookon, kion mi ne havas, kaj ne volas havi.

white knight (Montri la profilon) 2010-novembro-25 15:23:01

Koracio:Mi ne povas subskribi, ĉar tio bezonas Facebookon, kion mi ne havas, kaj ne volas havi.
Oni tute ne bezonas "facebookon" por partopreni. Nur klaku la supran ligilon!

Chainy (Montri la profilon) 2010-novembro-25 15:32:07

white knight:
Koracio:Mi ne povas subskribi, ĉar tio bezonas Facebookon, kion mi ne havas, kaj ne volas havi.
Oni tute ne bezonas "facebookon" por partopreni. Nur klaku la supran ligilon!
Jes, oni ne bezonas esti membro de Facebook. Nur atentu, ke se vi aldonos ankaŭ mesaĝon, skribu ĝin per la h- aŭ x-sistemo, ĉar la retpaĝo bedaŭrinde ne akceptas ĉapelitajn literojn. Mi eksciis pri tio, kiam mi rimarkis, ke mia mesaĝo tie estas nun apenaŭ legebla!

Altebrilas (Montri la profilon) 2010-novembro-26 00:08:25

IREN:Subskribi mi ne povas ĉar mi ne estas Esperanto parolanto sed nur leganto.
...kaj bona skribanto! okulumo.gif

Altebrilas (Montri la profilon) 2010-novembro-26 23:57:47

Pri la sondado:

Per tiu metodo, ni kalkulos nur la esperantistajn sondademulojn kiu havas bone funkciantan komputilon... okulumo.gif

samueldora (Montri la profilon) 2010-novembro-27 09:29:15

Mi estas #611. sal.gif

Reen al la supro