Postitused: 9
Keel: Esperanto
palaman (Näita profiili) 24. november 2010 19:35.17
Mi estis sciencisto
Mi okupiĝis pri fiziko fundamenta
Tio estis antaŭ 20 jaroj. Tiam mi ja estis junulo.
Jes. Sufiĉe stulta junulo. Mi ekinteresiĝis pri magio
Jes. Okazis, ke ekde infanaĝo mi havis hazardan sperton pri la afero. Onidiras ke rusoj ofte interesiĝas pri magio kaj volonte kredas tiajn aferojn. Jes, vere. Ankaŭ mi kredis fakte, ĉar mi jam vidis ion mirindan per miaj propraj okuloj
Do mi volis kompreni la aferon kiel sciencisto. Pri tiaj aferoj nun oni legas librojn kaj en malgrandaj vendejoj ili havas propran lokon por tiaj libroj.
En Rusio vere estas multe da sorĉistoj, ĉar ortodoksa eklezio neniam luktis kontraŭ ili tiom streĉe kiel la katolika kaj la protestanta. Ortodoksuloj firme kredis ke sorĉismo estas senforta kontraŭ ilia preĝo kaj misteraĵoj
Tial ili ne tiom timegis sorĉistojn kiel katolikoj
Do, en Rusio sorĉismo neniam mortis. Kaj gesorĉistoj eĉ ne tro kaŝiĝis.
Kvankam plimulto malŝatis ilin, sed ne timis ilin - do ne tiom persekutis
La temo estas tre populara nun. Multaj verkistoj priskribas la aferojn en siaj verkoj
Nu, efektive ili malmulte komprenas ĝin, do anstataŭ tio ili multe fantazias
Sed la magio ekzistas vere. Mi scias tion per mia propra sperto
Vera magio estas sufiĉe proksima al hipnotismo
Sed ĝi ne estas NUR hipnotismo, ekzistas io alia.
Mi vidis strangajn aferojn
Kaj mi ekvolis esplori ĝin kiel sciencisto
La rezulto vi jam scias: mi estis dolore frapita de io, kaj mi devis serĉi gardon en Rusa ortodoksa eklezio
Fakte, la magio igis min Kristanema
En mia vivo la eklezio iĝis ĉefa - - ĉar mi povas perei, sed estis savita
Jen la historio de mia tuta vivo.
Ĉu vi jam dubas pri mia fenezeco?
Se ankaraŭ ne, do - bone! Mi daŭru, ĉar mi povas sincere klarigi la aferon
Esplorante magion mi iom post iom komprenis, ke fakte la senco de magio estas ia racia forto. Ne elemento, sed racio. Tio estas esenco de magio.
Ekzistas mirindaj efektoj de la naturo, kiu povas forte surprizi homojn, sed tio ne estas magio. Tio estas normalaj naturaj procezoj
La esenco de magio estas efiko de iu racia forto
Jen esenco. Kie ne estas racio, tie ne estas magio.
Tiusence ĉiu homa racia afero estas kvazaŭ magio - scienco, tekniko, interreto kaj cetero
Sed homoj agoj ne estas magio, kompreneble.
Do, magio estas efiko racia, sed NE homa
Tio estis mia ĉefa konkludo
Magio estas efiko racia, sed NE homa.
palaman (Näita profiili) 24. november 2010 19:37.03
Do, magio estas efiko racia, sed NE homa. Ekzemple, se iu kredas ke ekzistas alvenantoj de aliaj planedoj - - fakte li kredas je magio
Fakte, kiam mi esploris la problemon de "neidentigitaj flugobjektoj" - - mi konkludis ke fremdplanedaj uloj ne ekzistas, ke temas pri io alia.
Sed fakte oni iam observas samon, kion observis mi, esplorante magion
"Neidentigitaj flugobjektoj" estas kvazaŭ-scienca ekspliko pri sama fenomeno.
Reale - - temas pri ia racia, sed evidente ne homa efiko
Tiaspecaj fenomenoj estis konataj al la homaro antaŭ profunda antikveco
Antikvaj homoj "klarigis" ilin per siaj religioj
Religioj estis diferencaj
Sed ĉiu religio instruas onin, ke ekzistas racio superhoma
Tio estas esenco de ĉiu religio, ĉu ne?
Kutime homoj volas klarigi aferojn kiuj ili ne komprenas kaj eble iam oni klarigas aferojn tiel ke tio estas pli bona por la regantoj.
Mi opinias ke religioj plejparte estas eraraj eksplikoj de la reala mondo
Sed tio, kio estas la komuna punkto de ĉiu religio, estas vero
Do, fremnda racio vere ekzistas. Kaj ĝi iam efikas en nia mondo
Oni povas diference konscii la aferon
mi opinias ke ĉiu ekspliko estas malklara, ĉar temas pri FREMDA racio -- do la homa racio senpovas klarigi la aferon
Ni povas nur konstati ke nehoma racio ekzistas kaj efikas iam
Kiamaniare ĝi ekzistas kaj efikas -- tion ni ne povas normale ekspliki.
Fakte, sciencaj provoj klarigi la aferon estis tiom ridindaj, kiom la religiaj
Ĉu vi ankoraŭ ne enuiĝis pri mia longa rakonto?
Do, tiumomente mi iĝis homo religiema
Mi ne kredis iun ajn konkretan religion, sed mi ekkredis, ke "dio" aŭ "dioj" ekzistas. Alivorte, ekzistas io racia, nehoma -- oni povas nomi ĝin kiel volas.
Se vi volas, nomi ĝin "dio" aŭ "dioj"
Se ne, nomu ĝin "nifo", aŭ "koboldo" aŭ "demono"
Mi kiel kristano preferas nomi ĝin "demonoj"
Do, rezulte de mia esplorado mi konkludis ke "demonoj" fakte ekzistas, bedaŭrinde.
Kiel ajn oni nomus ĝin.
Kaj magio estas ne io alia krom arto kontakti kun "io"
Kiam mi komprenis tion, mi iom timiĝis
Mia vivo iĝas ne tiom oportuna kaj komprenebla.
Sed ankoraŭ ne tiam mi trovis kredon.
Pri mia kredo mi rakontu iomete poste. Mi volus rakonti laŭ ordo.
Estante scienculo, mi kutimis havi aferon kun neracia naturo.
Nun la afero tute ŝanĝiĝis
Mi volis esti esploranta, sed fakte mi estis ankaŭ esplorata
Tio min iom frenezigis
palaman (Näita profiili) 24. november 2010 19:37.48
Mi iĝis objekto de malbonaj ŝercoj
Demonoj fakte ridaĉas pri iu ajn esploranto
Ilia racio estas pli forta, supera
Kiam ni malfeliĉaj sciencistoj penas kompreni ilin, ili mokas nin
Tio estis kvazaŭ fermiko volus esplori homojn
Rezulte mi estis detruita. Mia tuta vivo rompiĝis.
Feliĉe, mia edzino ne lasis min. Fakte, tio estis ŝia glorago.
Ŝi eltenis ĉion kaj restis mia edzino. Sen ŝi mi nepre pereus
Mi opinias, ke ŝi amas min vere. Ĉar ŝi pruvis tion perfekte
Lukti kontraŭ malbonaj mokaĉoj demonaj estas terura sorto.
Nu…
Finfine mi serĉis la savon.
Ĝi estis neatendita, mirinda.
Evidentiĝis, de tiu "io" timas Ortodoksan Eklezion! Fakte!
Tio estis por mi grava pruvo pri la Kristana kredo
Tio estas mia historio. Juĝu vi mem, ĉu mi estas frenezulo, aŭ la tuta mondo estas freneza.
Do, mi komprenas, ke vera malamiko de homoj ne estas homo. Tio estas malbona saĝa forto, kiun la antikvaj nomis "dioj", kaj kristanoj nomas "demonoj"
Tiu solvo donacis al mi fortojn toleri kaj ami homojn
Tial mi rakontas ĉion tion al alilingvuloj.
Mi skribas pri tiaj aferoj en miaj libroj en la rusa. Jes, certe. Pri kio oni skribas krom sia propra vivo?
Mi ĝojas rakonti tion al alilingvuloj. Mirakle estas ke vi komprenas min, kvankam vi ne scias la rusan kaj mi - la vian.
Tio estas ankaŭ eta miraklo, mirinda, bela, mistera. Vere, nia bela lingvo estas unu parto da mirakloj
palaman (Näita profiili) 25. november 2010 12:38.17
white knight:Interesa rakonteto! Kaj al mi ankaŭ plaĉas:Verdire, tiun frazon diris al mi unu mia amikino el Finnlando, kiam mi verkis - kaj mi tuj aldonis tion al la rakonto.
"Tio estas ankaŭ eta miraklo, mirinda, bela, mistera. Vere, nia bela lingvo estas unu parto da mirakloj."
antoniomoya (Näita profiili) 25. november 2010 13:01.34
Amike.
palaman (Näita profiili) 25. november 2010 13:41.33
antoniomoya:Maksim, mi ĵus legis vian "rakonton" (fakte, vian sperton, ĉu ne?), sed mi ankoraŭ ne kapablas klare vidi KION ŝanĝigis vin (kiun fakton, sperton, penson, ktp)?Jes, temas pri sperton, sed por rakonti sperton oni bezonas verki romanon, sed ne rakonton...
Demian (Näita profiili) 26. november 2010 17:08.44
Mi ankaŭ ne povas kompreni, kio vin ŝanĝigis?
Oni ne povas diri ke sperto estas scienca, ĉu ne?
Se vi vere pensas ke kio okazis je vi estas eksplikebla per iu senco, kion oni diras kiel racia, kial vi ne ŝanĝas al ni pli da viaj spertoj kaj viaj pensoj?
Fakte, eĉ mi interesiĝas je koni la universon sed multe da sistemoj filozofiaj, kredoj min konfuzas.
Se jam okazis iun 'malfacile eksplikeblan' al vi, mi vole ĝin sentas.
Amike,
Ĉetano
palaman (Näita profiili) 27. november 2010 18:11.16
Demian:Oni ne povas diri ke sperto estas scienca, ĉu ne?Jes, scienco ne estas sperton, sed ĝi estas nur maniero konscii sperton.
Se vi vere pensas ke kio okazis je vi estas eksplikebla per iu senco, kion oni diras kiel racia, kial vi ne ŝanĝas al ni pli da viaj spertoj kaj viaj pensoj?Fakte mi simple praktikas verki esperante. Mian vivan sperton uzas mi kiel materialo por verki.
Mi provas konstrui tekstojn.
Jes, la temo mem devas esti sufiĉe interesa por mi, aliokaze ĝi ne povas esti interesa por leganto.
Sed mi ne celis diskuti en ĉi-temo mian vivon. Multaj faktoj estas kaŝendaj, ĉar ili koncernas aliajn homojn. Multaj faktoj estas hontindaj, ĉar mi estis treege mokita de "iu esplorata".
Mi povas trankvile rakonti nur faktojn de mia kristana vivo, ĉar ili estas sufiĉe decaj.
Jes ja, mi vidis Diajn miraklojn proprakule. Mi vidis renoviĝon de ikonoj, mi vidis aperadon de sankta krismo kaj ankaŭ de sango sur ikonoj. Mi vidis ankaŭ aliajn miraklojn, malpli impresivaj.
Sed fakte mia kristaniĝo okazis antaŭ ĉio tio. La sperton, kiu min iĝis kristano, estis maldecaj. Tial mi ne volas priskribi ĝin tie ĉi. Mi preferas diri tiaspecajn aferojn kaŝe, kvazaŭ mi parolas pri iu alia, ne pri mi mem.
Fakte, eĉ mi interesiĝas je koni la universon sed multe da sistemoj filozofiaj, kredoj min konfuzas.Jes! la ekzistanta multego de religioj estas provokita de demonoj por laŭeble kaŝi la unusolan veran.
Genjix (Näita profiili) 27. november 2010 22:51.49
(Vi povu uzi la 'Taylor Series')
Via rakonto estis tro longa kaj teda. Ĝi bezonas pli da skandaloj