Al la enhavo

Ĉu vere ni bezonas kalkuli nin?

de le_chaz, 2010-novembro-25

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

le_chaz (Montri la profilon) 2010-novembro-25 10:09:15

Jam de kelkaj tagoj, en iuj diskutfadenoj, oni ekparolis pri la ĉiama temo de la nombrado de la esperantistoj en la mondo.

Ŝajne tiu temo estas obsedo por multaj, sed tro malofte oni preterpasas esencajn demandojn: [LISTO]
Ĉu la nombro de esperantistoj estas efektive tiel grava, kiel oni supozas?
Kial la plimulto de la esperantistoj tiel forte bezonas respondon al tiu demando?
Ĉu respondo entute eblas?[/list]

sinjoro (Montri la profilon) 2010-novembro-25 10:23:32

Mi miras, ke pri la nova kalkulado oni diras "la unua" - ĉar mi multfoje jam vidis kalkulprojektojn en la reto. Mi ne volas taksi ĉu tio estas grava aŭ ne - diversaj statistikemuloj ja ŝatas per nombro montri kiel elstara estas la komunumo. Sed praktikflanke tio estas tute ne ebla. La nombrado ne respondos al la demando "Kiom da homoj en la reto parolas Esperanton?", la rezulto informos nin nur pri "Kiom da homoj donis sian voĉon en la kalkulado" - kaj la nombro neniel rilatos al la grandeco de Esperantujo.

palaman (Montri la profilon) 2010-novembro-25 13:38:28

sinjoro:Sed praktikflanke tio estas tute ne ebla.
Jes! Por nombri homojn oni bezonas igi ilin hombriĝi, sed por tio oni bezonas estri.
Dum Eperantujo estas senestra lando, tio neeblas.

Roberto12 (Montri la profilon) 2010-novembro-25 15:21:53

Mi akordas kun sinjoro kaj palaman ke kalkuli la grandon de Esperantujo estas tro malfacile, sed mi kredas ke bone estas havi takson. Ĉi tio estas ĉar kiam eksteruloj demandas kial ili lernu Esperanton, oni povas diri al ili ke estas milion (eble) parolantoj trans la mondo.

dobri (Montri la profilon) 2010-novembro-25 19:55:54

le_chaz:[LISTO]
Ĉu la nombro de esperantistoj estas efektive tiel grava, kiel oni supozas?
Kial la plimulto de la esperantistoj tiel forte bezonas respondon al tiu demando?
Ĉu respondo entute eblas?[/list]
Por mi la nombro de esperantistoj ne estas grava, ĉar mi praktike spertis dum UKoj, ke ne eblas paroli kun ĉiuj. Tial por mi la esperantistoj jam sufiĉas.
Tiuj, kiuj bezonas la respondon, estas verŝajne komencantoj kaj la tiaj bezonas rapidan sukceson en sia agado. Laŭ ilia opinio antaŭe oni faris nenion kaj nuntempe ĉio ŝanĝiĝos.
Preciza respondo malfacilas, tamen iu pritakso certe eblas. Sed aperas demando, kiom fidinda estos tiu pritakso.

Altebrilas (Montri la profilon) 2010-novembro-26 00:06:28

Tamen, se ni interesiĝas pri nombrado, tio pruvas, ke faktoj estas pli gravaj por ni ol mitoj, kaj ke ni ne estas sekto.

warcana (Montri la profilon) 2010-novembro-26 20:18:17

Altebrilas:Tamen, se ni interesiĝas pri nombrado, tio pruvas, ke faktoj estas pli gravaj por ni ol mitoj, kaj ke ni ne estas sekto.
Mi tute konkordasz kun vi.

Mi metis la ligilon de la nombrado ĉe lernu, do lasu min diri kial mi kredas ke ni bezonas kalkuli nin.

Tre ofte mi parolas kun homoj pri esperanto, kaj ĉiam, ili miras min per okulegoj, kaj diras "mi kredis ke ĝi ne funkciis, ke ĝi estis morta lingvo, ke la projekto estis eble tre bona sed tute ne povas/povos atingi ĝian celon".
Kaj, ege baldaŭ, venas tiu demando: "Sed, kiom da homoj parolas esperanton?"
Kaj, ŝajne, ili ege atendas taŭgan respondon, kaj mi nur povas diri: "estimate, inter 3 kaj 10 milionoj". (Se ili volas daŭrigi la demandadon, mi obtenas "3 aŭ 10? Ne estas la sama!"). Ĉu vi ne renkontas tiun problemon?

Do, mi vidas du eblaj kialoj por ne kalkuli:
- Ni timas ke ni neniam sukcesos atingi sufiĉe grandan kvanton kaj ni preferas diri ke ne eblas kalkuli.
- Aŭ, ni tute fajfas pri kion pensas la aliaj kaj volas resti kune, eĉ se ni ne estas mult-nombraj (kiel Dobri diris, jam ne eblas paroli kun ĉiuj).

Verdire mi kredas ke ni bezonas faktoj por montri ke esperanto estas vivo-plena realaĵo.
Vi povas diri ke mi estas finvenkistino. Tamen, mi nur kredas ke esperanto estas bona kaj lerninda, kaj ke multe da homoj devas esti informita pri la ebleco lerni ĝin kaj ĝui ĝin. Kaj "informita" tro ofte signifas "konvinkita".

darkweasel (Montri la profilon) 2010-novembro-26 21:02:52

Miaopinie, ni eble ne bezonas tion (ja ĉiuokaze la rezultoj estos maltroegaj, ĉar oni neniam povus informi ĉiujn Esperantistojn pri tio), sed ankaŭ estas nenia malutilo en tia nombrado.

Kiam min demandas iu, kiom da Esperantistoj ekzistas, mi kutime diras, ke tion bedaŭrinde same ne eblas kalkuli, kiel ne eblas kalkuli, kiom da homoj en la tuta mondo kapablas bicikli.

witeowl (Montri la profilon) 2010-novembro-26 21:19:56

darkweasel:Kiam min demandas iu, kiom da Esperantistoj ekzistas, mi kutime diras, ke tion bedaŭrinde same ne eblas kalkuli, kiel ne eblas kalkuli, kiom da homoj en la tuta mondo kapablas bicikli.
Bona respondo. Eble, mi "ŝtelos" tion...

Altebrilas (Montri la profilon) 2010-novembro-26 23:29:16

warcana:Kaj, ŝajne, ili ege atendas taŭgan respondon, kaj mi nur povas diri: "estimate, inter 3 kaj 10 milionoj".
Kaj tio estas tute vera, ĉar ni estas ekzakte 5000001,5 +/- 4999998,5

(+/- signifas "plus aŭ minus")

Reen al la supro