본문으로

Filmoj sen Limoj

글쓴이: teksandro, 2010년 11월 25일

글: 1

언어: Esperanto

teksandro (프로필 보기) 2010년 11월 25일 오후 5:48:15

Jen bela iniciato. Sendependa internacia krea unuiĝo Filmoj sen Limoj uzas Esperanton por montri la nacian movbildan kulturon al la tuta mondo. Ĝi fondiĝis surbaze de la komunumo ĉirkaŭ la populara retejo http://filmoj.net, kaj okupiĝas precipe pri Esperanta subtekstigado kaj dublado de filmoj distribuataj laŭ liberaj licencoj. Krome ili subtenas distribuadon de origine esperantlingvaj filmoj.
Oni povas sekvi ilian aktivecon aŭ aliĝi al la komunumo ĉe
https://groups.google.com/group/filmoj-sen-limoj

다시 위로