Al la enhavo

Pri la alfabeto

de JUANMA40, 2010-novembro-26

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

JUANMA40 (Montri la profilon) 2010-novembro-26 11:41:37

Mi pensis pri la alfabeto, kio esta tio supraĵo, kaj la unua kio oni vedas kiam studas esperanto. Kiam la autoro de la lingvo faris ĝi ne estis la computiloj aktualaJ.
Mi pensas ke estus plu facila sistemo ke uzas la aliaj literoj, kaj ne ŝanĝis la sonojn de la lingvo.

Mi proponas ci tie:

-c: kiel sonas, facila-fatsila
-ĉ: nur C, ĉielo-cielo, ĉar-car
-ĝ: Y, ŝanyi
-ĥ: Q, ĵoto-qoto
-ŝ: X, ŝi-xi, xanyi
-ŭ: w , 9- naw
-ĵ: la unika litero ke estus ĵ, au j^

kiu vi pensis? mi pensas estus plu fatsila por ciuj kaj plu praktika, esperanto devas ŝanĝi tiam estus pro facili per ciuj

saluton kaj perdonu la malbona scribo, mi estas lernanto..

mihxil (Montri la profilon) 2010-novembro-26 11:58:19

JUANMA40: Mi pensas ke estus plu facila sistemo ke uzas la aliaj literoj, kaj ne ŝanĝis la sonojn de la lingvo.
Mi komprenas kial volas tion ĉi, kaj mi konsentas ke la esperanto-alfabeto ne estas ideala. Sed konsciu ke vi estas neniel la unua kiu proponas ĉi tiajn aĵojn. Dekoj se ne centoj da homoj faris similajn proponojn. Ĉiuj sen sukceso.

Mi konsilas al vi unue ellerni la lingvon kun ĝia klasika alfabeto, antaŭ ol proponi ŝanĝojn.

glaciurso (Montri la profilon) 2010-novembro-26 14:02:46

Mi uzas Linukson kaj ankaŭ Vindozon. En ambaŭ operaciumoj mi tajpas ĉapelitajn literojn senprobleme kaj facile. Mi ne komprenas kial kelkaj volas ŝanĝi tiujn literojn, ili estas specialaj por ni. Memkompreneble mi akceptas, ke skribi tiujn literojn estas malfacile por kelkaj.

Cetere se mi uzas ekz. x-metodon, ĝi montras ke 'g x' estas iu sono rilate al 'g'. Do, kiam mi vidas Y, mi ne pensus pri 'ĝ'...

mihxil (Montri la profilon) 2010-novembro-26 15:16:59

glaciurso: Mi ne komprenas kial kelkaj volas ŝanĝi tiujn literojn... ke skribi tiujn literojn estas malfacile por kelkaj.
Mi ne komprenas kial vi ne komprenas. Skribi tiujn literojn estas ĝeno, kaj ili ne havu lokon en 'facila' lingvo.

Chainy (Montri la profilon) 2010-novembro-26 16:00:32

miĥil:
glaciurso: Mi ne komprenas kial kelkaj volas ŝanĝi tiujn literojn... ke skribi tiujn literojn estas malfacile por kelkaj.
Mi ne komprenas kial vi ne komprenas. Skribi tiujn literojn estas ĝeno, kaj ili ne havu lokon en 'facila' lingvo.
Antaŭe mi ankaŭ pensis, ke estus pli bone uzi alfabeton sen la ĉapelitaj literoj. Nun mi akceptas ilin - ne estas tiel ĝene tajpi ilin. La sola problemo estas, ke iuj komputilaj programoj kaj retpaĝoj ne akceptas unicode (UTF-8?) kaj tiam la tekstoj aperas fuŝaj. Sed tia problemo verŝajne ne estos baldaŭ - unicode fariĝas ĉiam pli akceptata.

Tamen ĉiam interesas min aliaj proponoj - Miĥil, kiu propono plaĉas al vi por la alfabeto?

mihxil (Montri la profilon) 2010-novembro-26 16:47:40

Chainy: Tamen ĉiam interesas min aliaj proponoj - Miĥil, kiu propono plaĉas al vi por la alfabeto?
Neniu propono vere plaĉas. Mi pensas ke lingvo estas ankaŭ afero de alkonformiĝo al la ceteraj uzantoj. Kaj ĉi-epoko la supersignoj ne plu estas ege ĝenaj.

Sed se mi diru ion, mi eble dirus: iksismo. Aŭ ekz.

a b ts tc d e f g dj h x i y j k l m n o p r s c t u w v z.

JUANMA40 (Montri la profilon) 2010-novembro-26 16:54:19

Mi ne komprenas kial vi ne komprenas. Skribi tiujn literojn estas ĝeno, kaj ili ne havu lokon en 'facila' lingvo.[/quote]Nun mi ne comprenan kio Miĥil volas diri. unue li defendas la alfafabeto klazika?, kaj due, li pensas je uzi tiuj literojn estas ĝeno? kio estas ĝeno? la literoj klazikaj, aŭ uzi altra sistemo kiel mi proponis?
mi pensas ke la alfabeto estas sole formo supraĵa...
kiu estas la diferenco inter uzi ekz, ŝi: s-x-i,s-h-i, au xi simple???
La gravo estas en ke la sistemo ŝ, ne estas en la computilo, kaj oni devas uzi aliaj sistemoj..mi pensas ke uzi x pro la sono ŝ-s-x, estas tre bona ideo, ĉar respektas la ideo de esperanto: unu sono, unu litero...kaj tiel kun la aliaj literoj...

estas sole afero praktika, kaj ne estas kontraŭ esperanton, sed faras ĝi pli forta.
mi pensas ke oni devas konsideri la uzon de la duaj lingvoj pli gravaj, je uzas la literoj de la computilo aktualaj, hispaniano kaj ĉefe la anglano, kaj uzi en la esperanto ankaŭ literoj q, w, y, x, pro la aliaj sonoj...

Kaj kiel ne???

Estus la formo klazika kaj la formo moderna, kaj ambaŭ povus ekzisti.

ĝis!, (aŭ g-xis), aŭ yis!

mihxil (Montri la profilon) 2010-novembro-26 17:02:01

JUANMA40:Nun mi ne comprenan kio Miĥil volas diri. unue li defendas la alfafabeto klazika?, kaj due, li pensas je uzi tiuj literojn estas ĝeno?
Estas simple. Mi defendas la klasikan ĝenan kunsupersignan alfabeton. Mi ne tre ŝatas ĝin, sed ĝi estas plej uzata kaj malplej polemikiga.

Altebrilas (Montri la profilon) 2010-novembro-26 23:48:25

Ekooshanjoy chiujawde

Laŭ mi preferindas,
1. ke ni uzu la fundamentan alfabeton (eventuale iel-ajn elturniĝante), por ne kolerigi fundamentistajn esperantistojn,

kaj

2. ke ni estu pretaj konsenti pri alia alfabeto se iam tio estas nepra (kaj sufiĉa) por ke esperanto estu akceptita de UN aŭ EU.

Tio lasas al ni iom da tempo...

yugary (Montri la profilon) 2010-novembro-28 05:07:01

JUANMA40:
-c: kiel sonas, facila-fatsila
Sed la elparolo de C ne estas sama kiel tiu de -TS-. Ekzemple, en la vorto "retsistemo", la unua T apertenas al la unua silabo kaj la sekvanta S apertanas at la dua. En "facila", la C tute apartenas al la dua silabo.

Reen al la supro