Al la enhavo

"after all"?

de witeowl, 2010-novembro-27

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

witeowl (Montri la profilon) 2010-novembro-27 07:00:31

Kiel oni tradukas "after all"? Ĉu ĝi simple estas "post ĉio"?

Ekzemple:
"After all, people are generally honest."
"Post ĉio, homoj ĝenerale estas honestaj."

Estas ĝusta?

dukemasuya (Montri la profilon) 2010-novembro-27 07:20:57

Mi ne tradukus ĝin laŭvorte. Mi trovus alian manieron por esprimi tion. Do, mi trovis kelkajn aliajn manierojn por esprimi tion. Ili estas trovitaj ĉe ĉi tiu ligilo:
http://eo.wiktionary.org/wiki/Vortaro_angla-Espe...
after all - post ĉiuj; ĉion dirite; (kaj) tamen; ĉion konsiderinte; fine; finfine; malgraŭ ĉio; oni memoru, ke; oni ne povas ne rimarki, ke; ĉu ... ne; ĉu ne estas; ..., ĉu ne?;
Do, mi dirus:
Ĉion konsiderinte, homoj ĝenerale estas honestaj.

Tiu estas mia plej ŝtata. Mi esperas ke tio helpas vin. lango.gif

witeowl (Montri la profilon) 2010-novembro-27 07:51:55

Aĥ, bonege! Dankon. Mi pensis, ke ĝi ne ĝuste tradukas laŭvorte, tial mi serĉis per Guglo, per la vortaro ĉi tie, kaj per mia vortaro de iPhone/Ajfono. Mi tute ne sukcesis. Jen vi provizas alian tradukilon. Tio multe helpas min. Denove mi dankas vin. sal.gif

dukemasuya (Montri la profilon) 2010-novembro-27 08:32:44

witeowl:Aĥ, bonege! Dankon. Mi pensis, ke ĝi ne ĝuste tradukas laŭvorte, tial mi serĉis per Guglo, per la vortaro ĉi tie, kaj per mia vortaro de iPhone/Ajfono. Mi tute ne sukcesis. Jen vi provizas alian tradukilon. Tio multe helpas min. Denove mi dankas vin. sal.gif
Nedankinde. Estas plezuro, helpi iun alian. Se vi iam denove havas demandon, ne hezitu postlasi ĝin ĉi tie ĉe la forumo. Iu certe povas helpi vin.

Mi vidas ke vi estas komencanto, ĉar tion diras via profilo. Mi volas rekomendi kelkajn vortarojn al vi. Ili certe helpos vin.

La unua nomiĝas ViVo kaj ĝi serĉas en diversaj retaj vortaroj t.e. ReVo, Vikipedio, Majstro, Lernu, Komputeko. Tiu vere helpas kiel unua rimedo.

Kaj la alia, kiun mi jam uzis, nomiĝas la Vortaro Angla-Esperanto. Mi trovas ke tiu helpas kun aliaj vortoj aŭ frazoj, kiuj ne troveblas je la unua. Ĝi certe estas kreskiĝanta kaj konstruata, tamen vere helpas.

Do, ĝuu!

sudanglo (Montri la profilon) 2010-novembro-27 10:59:14

Mi pensas ke vi pravas Witeowl pri tio, ke estas konsilinde ne atendi lauvortan tradukon, sed, kontraŭe, necesas pripensi la signifon en la specifa kunteksto kaj traduki tion.

Tamen, eble oni povus argumenti ke oni ne tro perfortas la lingvon se foje oni utiligas 'post ĉio' kiel mallongigon de 'post konsidero de ĉio' (aŭ alian frazon signifo-parencan).

Atentu, tamen,ke estas kaptilo en frazoj utiligantaj adverbajn participojn. Oni diras ke strikte la adverba participo devas rilati al la gramatika subjekto.

Do strikte, 'Ĉion konsiderinte, homoj ĝenerale estas honestaj' ne estas gramatike ĝusta, ĉar ne estas la homoj kiuj konsideras.

Tamen 'Ĉion konsiderinte, mi pensas ke la homoj ĝenerale estas honestaj' estus regula.

Mi pensas ke vi trovus diversajn opiniojn inter la Esperantistaro pri la neceso ĉiam observi tiun gramatikan striktaĵon kiun vi pleje trovos en la lernolibroj kaj formalaj gramatikoj.

custinne (Montri la profilon) 2010-novembro-27 20:41:52

Kial ne "ĉiukaze" ?

Aù "Finfine"?

Miland (Montri la profilon) 2010-novembro-27 21:38:16

Se per "after all", oni volas diri "in the last analysis" aŭ "in the end", oni povas traduki la lastajn per konsiderinte ĉion, aŭ fine.

Sed krom tiuj, "after all" en parolado ofte signifas "remember that", memoru tion, ke.. aŭ eble "it is worth considering (or noting), that..", estas konsiderinde (aŭ notinde), ke..

Chainy (Montri la profilon) 2010-novembro-27 21:58:00

witeowl:Kiel oni tradukas "after all"? Ĉu ĝi simple estas "post ĉio"?

Ekzemple:
"After all, people are generally honest."
"Post ĉio, homoj ĝenerale estas honestaj."

Estas ĝusta?
Mi dirus:

Finfine, ĉiuj homoj ĝenerale estas honestaj.

- 'finfine' povas signifi 'at last' kaj ankaŭ 'after all' depende de la kunteksto. Jen mi trovis ekzemplon el 'La Majstro kaj Margarita' (vidu la Tekstaron):

"Gruntin provis kompreni, kio lin turmentas. Ĉu la koridoro kun la bluaj lampoj, gluiĝinta al la memoro? Ĉu la penso, ke nenia malfeliĉo estas pli granda ol perdi la racion? Jes, certe, ankaŭ ĉi tio. Sed ĉi tio, finfine, kvankam malgaja, estas nur ĝeneralaĵo."

witeowl (Montri la profilon) 2010-novembro-27 23:56:09

custinne:Kial ne "ĉiukaze" ?

Aù "Finfine"?
"Finfine" povas funkcii, en la ĝuste konteksto, sed "ĉiukaze" ŝajnas al mi malobservi, kio estis dirita antaŭe.

Sed dankon, sendistinge. rideto.gif

witeowl (Montri la profilon) 2010-novembro-28 00:17:20

Miland:Sed krom tiuj, "after all" en parolado ofte signifas "remember that", memoru tion, ke.. aŭ eble "it is worth considering (or noting), that..", estas konsiderinde (aŭ notinde), ke..
Jes, ja, ĉi tion mi vere intencis! Vi pravas, do dankon pro via sagaceco. Aĥ, eĉ tia simpla lingvo havas multajn subtilecojn. Eble pli.

Amike

Reen al la supro