Al la enhavo

Kiel vi ŝercas pri aliaj popoloj ? :]

de vincas, 2010-novembro-28

Mesaĝoj: 16

Lingvo: Esperanto

vincas (Montri la profilon) 2010-novembro-28 13:20:26

Terpomoj havas nur du malamikojn - belorusojn kaj terpomajn skarabojn.

qwertz (Montri la profilon) 2010-novembro-28 13:48:10

Estas taŭga ideo pri listigi antaŭjuĝoj kaj purigi antaŭjuĝoj. Sed tio strategio finiĝus kun doloroj. (slow motion = malrapida filmmovado; slap in the face = manoplaŭdi iun mieno )

KIAaze (Montri la profilon) 2010-novembro-29 04:22:23

demando.gif
Mi ne komprenis la komenca ŝerco.

Ĉu iu povus ekspliki ĝin al mi?
Kial belorusoj estas malamikojn de terpomoj?

witeowl (Montri la profilon) 2010-novembro-29 06:32:41

KIAaze:demando.gif
Mi ne komprenis la komenca ŝerco.

Ĉu iu povus ekspliki ĝin al mi?
Kial belorusoj estas malamikojn de terpomoj?
Bona metodo por respondi al antaŭjuĝoj ŝercaĵoj: Agu kvazaŭ vi ne komprenas la ŝercaĵon. Devigu la rakontanton ekspliki. Li certe stumblos, kiam provas ekspliki, kaj konsciiĝos.

Eble okazas tie ĉi, eble ne. Ĉiukaze, estas bona testo.

(Honeste, mi ankaŭ ne komprenas tiun ŝercaĵon.)

maratonisto (Montri la profilon) 2010-novembro-29 08:24:10

KIAaze:demando.gif
Mi ne komprenis la komenca ŝerco.

Ĉu iu povus ekspliki ĝin al mi?
Kial belorusoj estas malamikojn de terpomoj?
La belorusoj ŝatas terpomojn kaj manĝas multajn. Ekzistas belorusa ŝercokanto "Terpomojn ni rostas, terpomojn ni kuiras, Terpomojn ni tuta tago manĝas".

fizikisto (Montri la profilon) 2010-novembro-29 09:09:31

Vidu http://eo.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t.... Tie jam estas tiaj ŝercoj.

nikko (Montri la profilon) 2010-decembro-10 20:20:03

vincas:Terpomoj havas nur du malamikojn - belorusojn kaj terpomajn skarabojn.
Rusoj komprenus ŝercon, pri belorusa minako al terpomoj scias nur terpomoj kaj najbaroj de belorusoj.

glig (Montri la profilon) 2010-decembro-14 16:53:49

Kiel ĉiuj najbaraj landoj, tiel ankaŭ Kroatoj kaj Slovenoj ŝercas pri unu alian. Vi ĉiuj eble scias ke Slovenio estas ne malgranda lando, sed malgrandega lando. okulumo.gif

Do...

Kiel Slovenoj mezuras akcelon de aŭtomobilo?
De nulo ĝis landlimo.

Kie oni konstruas novan vojon por formulo 1?
Ĉirkau Slovenio.

Kial Slovenoj ludas tirharmonikon vertikale? Ĉar se ili ludus horizontale, ili bezonus pasporton.

Averto sur la pakumo de EU puzloj:
Gepatroj, atenton! La infanoj sub 3 jaroj povus engluti Slovenion!

kaj tiel plu....

lango.gif

sinjoro (Montri la profilon) 2010-decembro-25 00:36:54

glig:Kiel ĉiuj najbaraj landoj, tiel ankaŭ Kroatoj kaj Slovenoj ŝercas pri unu alian. Vi ĉiuj eble scias ke Slovenio estas ne malgranda lando, sed malgrandega lando. okulumo.gif
Ankaŭ Kroatio ne apartenas al la plej gigantaj landoj de la mondo, kaj nur ĉ. 2-3-oble pli grandas ol Slovenio - la ŝercoj estas laŭ mi senkialaj lango.gif

Mi ŝatus scii kiel aliaj nacioj ŝercas pri poloj (krom tiel, ke laŭ germanoj ni estas drinkemaj ŝtelistoj) - tiaj ŝercoj tute ne ofendas min.

knightrus (Montri la profilon) 2010-decembro-25 20:07:39

Ukrainoj havas ŝercojn pri moldavoj, rusoj ("kacapoj"), belorusoj, kartveloj, ĉukĉoj, eskimoj, usonanoj kaj certe pri si ("ĥoĥloj").

Ekzemple pri moldovaj ŝercoj rilatas pri stulteco:
Libertempe mi divenas moldavajn krucvortenigmojn. Moldava krucvortenigmo - simple oni ĉirkaŭas literon per kvadrato.

Sed pli ŝercas pri ilia "konstrua" emo:
Moldavio eliris el ekonomika krizo!
Ĝi gajnis adjudikon por tapeti Grandan Ĉinan Muron

Reen al la supro