К содержанию

Libraklubo?

от witeowl, 29 ноября 2010 г.

Сообщений: 5

Язык: Esperanto

witeowl (Показать профиль) 29 ноября 2010 г., 7:10:14

Mi havas ideon! Eble eĉ bonan ideon!

Mi ekas legi Esperantajn librojn. Mi certe ĝuos, ja, sed... Mi pli ĝuus, se mi povus diskuti ilin kun aliaj legantoj. Ĉu vi komprenas? Se iu ajn ŝatus partopreni, ni povus diskuti la libron ĉi tie, en forumo.

Mi antaŭĝojas legi Faŭsto, kiun mi ĵus aĉetis, sed mi volontas aĉeti alian libron (eble malpli malfacilan libron), se iu ajn preferas alian. Aŭ, multaj libroj estas havebla el Gutenberg-Projekto.

Do, kion vi pensas? Ĉu mi interesigas iun?

Miland (Показать профиль) 30 ноября 2010 г., 14:21:37

Kiaj libroj interesus vin? Ĉu scienco aŭ fikcio? Pri la lasta, ĉu krimromanoj aŭ tradukoj de klasikaĵoj?

galvis (Показать профиль) 1 декабря 2010 г., 18:06:19

witeowl skribis :
Mi havas ideon! Eble eĉ bonan ideon!
Mi opinias ke tia ideo estas tre bona por akiri ĝustan regadon de la lingvo.
Estus bone komenci per ne tiom malfacila libro kiel Faŭsto. La libroj de la "Gutemberg-Projekto" ŝajnas al mi taŭgaj.
Miland skribis :
Kiaj libroj interesus vin? Ĉu scienco aŭ fikcio? Pri la lasta, ĉu krimromanoj aŭ tradukoj de klasikaĵoj?
Mi opinias ke oni povus fari liston de almenaŭ kvin titoloj, kaj elekti inter ili.

RiotNrrd (Показать профиль) 1 декабря 2010 г., 22:34:31

Ne forgesu la pli ol 200 librojn kiuj estas haveblaj ĉe
http://i-espero.info/elsutaro/esperantaj-libroj.

dobri (Показать профиль) 7 декабря 2010 г., 16:18:07

Nun mi legas malnovan, tamen amuzan libron: La brava soldato Ŝvejk. Ĝi estas disponebla en
http://i-espero.info/files/elibroj/eo%20-%20hasek,...
Ĉu iu emas diskuti pri ĝi?

Наверх