Al la enhavo

Tio aŭ tiu?

de Nyojar, 2010-novembro-29

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

Nyojar (Montri la profilon) 2010-novembro-29 09:25:29

Saluton,
Mi ne komprenas kiam oni uzas 'tio' aŭ 'tiu.' Mi leĝis ie ke 'tiu' estas uzata por personoj, kaj 'tio' por objektoj, sed mi leĝis kelkajn tekstojn en kioj mi vidis alian uzon de ĉi tiuj (aŭ ĉi tioj ^^) vortoj. Ĉu iu povus klarigi la diferenco?
Kun salutoj de Nyojar

KIAaze (Montri la profilon) 2010-novembro-29 10:55:41

Mi ankaŭ volas scii. ridulo.gif

Iu diris al mi en IRC ke "tio" estas ĉiam sola, kaj "tiu" ĉiam kun alia vorto:
"Tio estas ..."
"Tiu X estas ..."

Mi trovis tio en la "PMEG":
TI-vortoj
Tio
Tiu

Tio aspektas kiel simpla ekspliko al mi:
tiu=Montras unu certan el pluraj konataj personoj, aĵoj aŭ aferoj.
tio=tiu afero
(aŭ "Tio aspektas simplan eksplikon al mi:"?)

Malpretendo: Mi estas nur komencanto.

le_chaz (Montri la profilon) 2010-novembro-29 18:24:38

KIAaze:Iu diris al mi en IRC ke "tio" estas ĉiam sola, kaj "tiu" ĉiam kun alia vorto:
"Tio estas ..."
"Tiu X estas ..."
Ne, tio estas nur parte vera. "Tio" estas ĉiam sola. "Tiu" povas esti antaŭ alia vorto, kiun ĝi difinas.

vidas vandenis (Montri la profilon) 2010-novembro-29 19:50:21

Nyojar:Saluton,
Mi ne komprenas kiam oni uzas 'tio' aŭ 'tiu.' Mi leĝis ie ke 'tiu' estas uzata por personoj, kaj 'tio' por objektoj, sed mi leĝis kelkajn tekstojn en kioj mi vidis alian uzon de ĉi tiuj (aŭ ĉi tioj ^^) vortoj. Ĉu iu povus klarigi la diferenco?
Kun salutoj de Nyojar
Mi skribus:...LEGIS...,...en KIUJ mi...
... la DIFERENCON?

antoniomoya (Montri la profilon) 2010-novembro-29 20:26:02

Mi kredas ke plej bone estas skribi ekzemplojn:

-TIO kion vi vidas tie estas arbo. TIO estas arbo.
-TIU arbo (ne alia) estas alta kaj verda.
-Mi ne ŝatas TIOn kion vi volas doni al mi.
-Mi preferas, ekzakte, TIUn libron (ne alian).
-Tio estas homo. Tiu homo (ne alia) parolas senĉese.

"Tio" montras iun ajn objekton aŭ personon. "Tiu" signalas nur unu konkretan.

Amike.

cshtarkov (Montri la profilon) 2010-novembro-29 20:34:29

Mi ankaŭ havis problemojn kun la uzaĵo de 'tiu' kaj 'tio', sed la diferenco estas facila: oni uzas 'tiu' kiam oni parolas pri unu de iuj, kaj 'tio' kiam oni parolas pri io ĝenerale.
Tiu estas mia konkludo, sed mi ne tute certas.

galvis (Montri la profilon) 2010-novembro-29 22:39:43

Jen iuj frazoj de la Zagreba Metodo kiuj povus esti utilaj por analizi :

KIO estas TIO ?

KIU AFERO estas TIU afero ?

TIO estas speco de meblo.

TIU AFERO estas speco de meblo.

--ĝis--

Nyojar (Montri la profilon) 2010-novembro-30 09:16:21

Dankon por la respondoj, mi kredas ke mi nun komprenas la diferencon.

antoniomoya (Montri la profilon) 2010-decembro-01 07:16:43

Nyojar:Dankon por la respondoj, mi kredas ke mi nun komprenas la diferencon.
Jen alia ekzemplo:

Jen arbaro. En la arbaro estas multaj arboj. TIO estas arbo, kaj tio, kaj tio, kaj tio...

Sed mi nur ŝatas TIUn unuan arbon. TIU arbo estas por mi la plej bela el ĉiuj.

Amike el Hispanujo.

Altebrilas (Montri la profilon) 2010-decembro-09 16:09:16

- Kion vi volas?
- Mi volas pomon!
- Sed estas du pomoj, kiun vi volas?
- la dekstran.

Imagu, ke anstataŭ uzi vortojn, la respondanto montras la aĵojn per la fingro:

- Kion vi volas?
- (montrante pomojn) Tion!
- Sed estas du pomoj, kiun vi volas?
- (montrante la dekstran) Tiun!

Reen al la supro