글: 9
언어: Esperanto
Nyojar (프로필 보기) 2010년 11월 29일 오전 9:25:29
Mi ne komprenas kiam oni uzas 'tio' aŭ 'tiu.' Mi leĝis ie ke 'tiu' estas uzata por personoj, kaj 'tio' por objektoj, sed mi leĝis kelkajn tekstojn en kioj mi vidis alian uzon de ĉi tiuj (aŭ ĉi tioj ^^) vortoj. Ĉu iu povus klarigi la diferenco?
Kun salutoj de Nyojar
KIAaze (프로필 보기) 2010년 11월 29일 오전 10:55:41
Iu diris al mi en IRC ke "tio" estas ĉiam sola, kaj "tiu" ĉiam kun alia vorto:
"Tio estas ..."
"Tiu X estas ..."
Mi trovis tio en la "PMEG":
TI-vortoj
Tio
Tiu
Tio aspektas kiel simpla ekspliko al mi:
tiu=Montras unu certan el pluraj konataj personoj, aĵoj aŭ aferoj.(aŭ "Tio aspektas simplan eksplikon al mi:"?)
tio=tiu afero
Malpretendo: Mi estas nur komencanto.
le_chaz (프로필 보기) 2010년 11월 29일 오후 6:24:38
KIAaze:Iu diris al mi en IRC ke "tio" estas ĉiam sola, kaj "tiu" ĉiam kun alia vorto:Ne, tio estas nur parte vera. "Tio" estas ĉiam sola. "Tiu" povas esti antaŭ alia vorto, kiun ĝi difinas.
"Tio estas ..."
"Tiu X estas ..."
antoniomoya (프로필 보기) 2010년 11월 29일 오후 8:26:02
-TIO kion vi vidas tie estas arbo. TIO estas arbo.
-TIU arbo (ne alia) estas alta kaj verda.
-Mi ne ŝatas TIOn kion vi volas doni al mi.
-Mi preferas, ekzakte, TIUn libron (ne alian).
-Tio estas homo. Tiu homo (ne alia) parolas senĉese.
"Tio" montras iun ajn objekton aŭ personon. "Tiu" signalas nur unu konkretan.
Amike.
cshtarkov (프로필 보기) 2010년 11월 29일 오후 8:34:29
Tiu estas mia konkludo, sed mi ne tute certas.
galvis (프로필 보기) 2010년 11월 29일 오후 10:39:43
KIO estas TIO ?
KIU AFERO estas TIU afero ?
TIO estas speco de meblo.
TIU AFERO estas speco de meblo.
--ĝis--
Nyojar (프로필 보기) 2010년 11월 30일 오전 9:16:21
antoniomoya (프로필 보기) 2010년 12월 1일 오전 7:16:43
Nyojar:Dankon por la respondoj, mi kredas ke mi nun komprenas la diferencon.Jen alia ekzemplo:
Jen arbaro. En la arbaro estas multaj arboj. TIO estas arbo, kaj tio, kaj tio, kaj tio...
Sed mi nur ŝatas TIUn unuan arbon. TIU arbo estas por mi la plej bela el ĉiuj.
Amike el Hispanujo.
Altebrilas (프로필 보기) 2010년 12월 9일 오후 4:09:16
- Mi volas pomon!
- Sed estas du pomoj, kiun vi volas?
- la dekstran.
Imagu, ke anstataŭ uzi vortojn, la respondanto montras la aĵojn per la fingro:
- Kion vi volas?
- (montrante pomojn) Tion!
- Sed estas du pomoj, kiun vi volas?
- (montrante la dekstran) Tiun!