ไปยังสารบัญ

"the aforementioned"

จาก Roberto12, 29 พฤศจิกายน 2010

ข้อความ 8

ภาษา: Esperanto

Roberto12 (แสดงโปรไฟล์) 29 พฤศจิกายน 2010, 11:12:28

Mi scias ke la vorto la jena signifas (angle) "the following". Do ĉu la vorto la antaŭjena signifas "the aforementioned" ?

Ĉi tiuj vortoj estas utilaj en skribo.

Miland (แสดงโปรไฟล์) 29 พฤศจิกายน 2010, 11:45:53

La vortaro de Wells havas por "aforementioned" jam menciita kaj antaŭmenciita. Mi povus uzi la lasta, se la kunteksto permesus.

darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 29 พฤศจิกายน 2010, 13:26:38

Mi ne komprenus antaŭjena. Mi uzus (ĉi-)antaŭe menciita por "aforementioned".

Roberto12 (แสดงโปรไฟล์) 29 พฤศจิกายน 2010, 14:46:17

Bone.

Mia kialo por la demando estas ke ŝajnas al mi ke la vortoj "aforementioned" kaj "aforesaid" estas transe de jena. Ankaŭ, la metodo kion vi donis ne funkcias kun diri, ĉar la vorto antaŭdirita signifas "predicted".

sudanglo (แสดงโปรไฟล์) 29 พฤศจิกายน 2010, 17:27:34

Roberto, ĉu aŭ ne, la vorto 'antaŭdirita' povas est tradukita per 'predicted' dependas de la kunteksto.

En testamento oni ja povus diri 'Sed se neniu el la antaŭdiritaj heredontoj supervivos min, en tiu kazo mian tutan havaĵon mi lasas al ...'.

Ĉu per 'transe de jena' vi volas diri la 'malo de jena'?

darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 29 พฤศจิกายน 2010, 17:40:16

Oni krome atentu, ke jena ne signifas "following". La vorto por "following" estas sekva. Jena havas pli montran signifon ol sekva.

Roberto12 (แสดงโปรไฟล์) 30 พฤศจิกายน 2010, 10:50:28

sudanglo:Roberto, ĉu aŭ ne, la vorto 'antaŭdirita' povas est tradukita per 'predicted' dependas de la kunteksto.

En testamento oni ja povus diri 'Sed se neniu el la antaŭdiritaj heredontoj supervivos min, en tiu kazo mian tutan havaĵon mi lasas al ...'.
En tiu kazo, estas iometa da ambiguo kun la vorto.
Ĉu per 'transe de jena' vi volas diri la 'malo de jena'?
Mi volas diri ke unu el la vortoj almontras ion, kion skribanto estas skribonta, kaj ke la alia vorto almontras ion kion skribanto skribis antaŭe. (Mi scias ke oni povus uzi "tiu" kaj "ĉi tiu", sed mi trovas ilin ne sufiĉe precizaj.)

darkweasel:Oni krome atentu, ke jena ne signifas "following". La vorto por "following" estas sekva. Jena havas pli montran signifon ol sekva.
ReVo diras:

ReVo:Jena: Montra adjektivo, signifanta "tiu sekvanta"
Mi bedaŭras se mi ne estis sufiĉe klara pri la angla traduko de jena.

sudanglo (แสดงโปรไฟล์) 30 พฤศจิกายน 2010, 12:35:00

Ĉu antaŭdiri estas vere dusenca (aŭ multsenca) estas disputebla afero.

Kiam la kunteksto klare indikas ke la aludo estas al la estonteco (rilativa), tiam oni povas pensi pri 'prediction'. Sed en aliaj kazoj, alia traduko eblas.

Se mi parolas pri antaŭdiritaj argumentoj, aŭ pri antaŭdiritaj personoj, klare, ne temas pri profetado. Sed antaŭdiritaj eventoj povus ja esti 'predicted events'.

Por eviti miskomprenon (en kazoj kiam tio povus estiĝi) vi ĉiam povas uzi 'diris antaŭe' anstataŭ 'antaŭdiris'.

Do en la testamenta ekzemplo - 'se neniu el la antaŭe diritaj (specifitaj/menciitaj) heredontoj supervivos min'.

Antaŭ povas egale esti antaŭ nun sen rilato al la futuro, aŭ antaŭ afero estonta. Sed ĉu tio implicas ke 'antaŭ' havas du sencojn.

กลับไปด้านบน