Sadržaj

Economio de Bitcoin

od Genjix, 30. studenoga 2010.

Poruke: 14

Jezik: Esperanto

Genjix (Prikaz profila) 30. studenoga 2010. 23:27:30

Saluton, kamaradoj!

Mi rimarkis ke multajn esperantistojn ĉe tiu forumo uzas liberajn softvarojn kaj interesas pri tiaĵoj. Rigardu Bitcoin.

Ĝi estas nova kaj alternativo al normala mono. Neniu posedas la economion de BTC (Bitcoin). Ne bankoj, ne ŝtatoj. La reto aĝas egale per peer2peer. Spezinte monon, vi ne pagas kostojn- ne kiel krimaj bankoj. Ankaŭ BTC povas dividi senfine.

bitcoinwatch.com diras ke la merkato jam valoras esti $1m! Uzante BTC, mi tre ŝatas ĉi tion ideon de libera mono per libera softvaro en la reto sen posedstro.

Vivu la liberan estontecon per teknologio!

Ankaŭ vizitu:
https://www.bitcoinmarket.com/
http://www.bitcoinme.com/ (Bona gvido)
http://www.bluishcoder.co.nz/2010/10/10/a-short-...
https://mtgox.com/
(La retpaĝo de bitcoin.org havas esperantan tradukon.)

Genjix (Prikaz profila) 1. prosinca 2010. 20:46:35

Bitcoin estas mono bazita sur reto de samtavola ŝutado. Samtavola ŝutado signifas ke estas nenia centra aŭtoritato por doni novajn monerojn aŭ kontroli transdonojn. Anstataŭe, tiuj taskoj estas manipulataj de la nodoj de la reto. Avantaĝoj:

- Transdoni monon facile tra la Interreto, sen devo fidi je mezulo.
- Triaj partioj ne povas antaŭmalhelpi aŭ regi viajn transdonojn.
- Transdonoj per Bitcoin estas efektive senpagaj, dum kreditkartoj kaj surretaj pagosistemoj tipe postulas po 1-5% por unu transdono kaj variajn aliajn kostojn ĝis centoj da dolaroj.
- Estu sekura, for de la malstabileco de frakcia konservo-bankado kaj malbonaj politikoj de centraj bankoj. La limigita inflacio de la provizo de mono en la sistemo de Bitcoin estas ebene distribuata (laŭ la potenco de procesoroj) tra la reto, kaj ne monopoliigita de la bankoj.

La projekto de Bitcoin havas malfermitan kodon.

sev (Prikaz profila) 14. prosinca 2010. 14:25:02

Dankon !!!

paulogeyer (Prikaz profila) 14. prosinca 2010. 18:18:51

Genjix:Saluton, kamaradoj!
Ankaŭ BTC povas dividi senfine.
Nur unu klarigado, la BTC ne estas senfine dividebla, tamen ĝi vere estas tre dividebla!

Mi jam uzis ĝin, sed ne havas utilecon por ĝi nun. Tre bonega ideo

paulogeyer (Prikaz profila) 14. prosinca 2010. 19:21:45

do, kiom dividebla ĝi estas?

laŭ la FAQ de Bitcoin, ĝi estas dividebla ĝis la oka decimala, do 0.00000001 BTC estas la plej malgranda valoro ebla.

How Divisible are Bitcoins (Angle)

Genjix (Prikaz profila) 15. prosinca 2010. 12:51:00

Genjix (Prikaz profila) 15. prosinca 2010. 12:52:32

paulogeyer:do, kiom dividebla ĝi estas?

laŭ la FAQ de Bitcoin, ĝi estas dividebla ĝis la oka decimala, do 0.00000001 BTC estas la plej malgranda valoro ebla.

How Divisible are Bitcoins (Angle)
Sed poste se la komunumo deziras ke Bitcoin povas diviĝi malgrande, ĝi povas ŝanĝi.

paulogeyer (Prikaz profila) 16. prosinca 2010. 01:05:07

Genjix:
paulogeyer:do, kiom dividebla ĝi estas?

laŭ la FAQ de Bitcoin, ĝi estas dividebla ĝis la oka decimala, do 0.00000001 BTC estas la plej malgranda valoro ebla.

How Divisible are Bitcoins (Angle)
Sed poste se la komunumo deziras ke Bitcoin povas diviĝi malgrande, ĝi povas ŝanĝi.
jes ja, vi pravas. Sed *nun* la plej malgranda valoro ebla estas 0.00000001

Se iam, oni bezonos ke ĝi estos pli dividebla, la programistoj ŝanĝos la kodon por ebligi pli divideblan BTC.

Alie, via sistemo por elŝuti/alŝuti fiŝerojn per pagado de BTC-on estas tre interesa! Mi certe uzos ĝin poste

Genjix (Prikaz profila) 16. prosinca 2010. 02:19:38

Ni, esperantistoj je forumo de Bitcoin afiŝas tie.
Esperanto je Bitcoin

ridego.gif

Nun mia grupo kreas liberan programaron, kiu uzas BTCon kaj havas la interesecon de multaj uloj.
2+2

Alvenu al nia renkontiĝo morgaŭ!

Ĝis

sev (Prikaz profila) 17. prosinca 2010. 14:06:41

Do, chu Lernu devus uzi [Flattr] au [Bitcoin] por ricevi donojn ?

Natrag na vrh