Tin nhắn: 8
Nội dung: Esperanto
feliz123 (Xem thông tin cá nhân) 06:01:57 Ngày 01 tháng 12 năm 2010
Mi pensis iom, kaj imagis ke "bonvenon" signifas ion kiel "estu bonvenon ĉi tie". Do "bonvenon" estus objekton kaj povus havi pluralon.
Ĉu oni povas diri "bonvenojn"?
Dankon!
mihxil (Xem thông tin cá nhân) 09:54:19 Ngày 01 tháng 12 năm 2010
feliz123:Mi pensis iom, kaj imagis ke "bonvenon" signifas ion kiel "estu bonvenon ĉi tie". Do "bonvenon" estus objekton kaj povus havi pluralon.La verbo 'esti' ne havas objekton (temas pri 'perverba priskribo'). Do 'bonvenon' estas eble plurmaniere interpretebla, sed almenaŭ ne tiel. Mi proponus 'Mi deziras al vi bonvenon'.[/quote]
feliz123:Ĉu oni povas diri "bonvenojn"?Jes. Kial ne.
KoLonJaNo (Xem thông tin cá nhân) 10:11:50 Ngày 01 tháng 12 năm 2010
feliz123:Saluton!Post esti oni ne uzas akuzativon.
Mi pensis iom, kaj imagis ke "bonvenon" signifas ion kiel "estu bonvenon ĉi tie".
(Ĝusta frazo estus ekz. Estu bonvena ĉi tie.)
Kion signifas Saluton!? Kial la -n?
Ĉar temas pri konciza maniero diri [Mi sendas] saluton [al vi]!.
La diraĵoj Bonan matenon | tagon | vesperon | nokton! kaj Bonvenon! klarigeblas analoge, ekz.: [Mi deziras] bonan tagon [al vi]!
feliz123:Do "bonvenon" estus objekton kaj povus havi pluralon.Certe bonvenon estas objekto (de pli longa frazo, kies ceterajn vortojn oni ne mencias).
feliz123:Ĉu oni povas diri "bonvenojn"?Oni ja povus.
Mi scias, ke en la hispana oni deziras Bonajn tagojn! kaj Bonajn noktojn!.
Eble en la portugala estas simile kaj oni ankaŭ pluraligas okaze de bonveno.
Ĉar mi ne estas altranga moŝtulo, por mi tute sufiĉus singulara bonveno.
Kolonjano
sudanglo (Xem thông tin cá nhân) 10:13:25 Ngày 01 tháng 12 năm 2010
Sed se temas pri apartaj bonvenigoj al multaj personoj eble poste oni povas raporti pri la 'bonvenojn'.
Kontraste, oni ja povus fini leteron per 'bondezirojn de la tuta familio', aŭ sur salutkarto 'bondezirojn por la nova jaro'.
Roberto12 (Xem thông tin cá nhân) 10:32:49 Ngày 01 tháng 12 năm 2010
Miland (Xem thông tin cá nhân) 12:35:14 Ngày 01 tháng 12 năm 2010
feliz123:Ĉu oni povas diri "bonvenojn"?Kutime oni diras bonvenon aŭ bonvenon al vi ĉiuj. Fojfoje eble oni diras mi/ni bonvenigas vin.
feliz123 (Xem thông tin cá nhân) 22:19:16 Ngày 01 tháng 12 năm 2010
Dankon al ĉiuj.
nikko (Xem thông tin cá nhân) 23:16:46 Ngày 01 tháng 12 năm 2010