目次へ

Kion vi hodiaŭ faris por pli bona mondo?

Andreo Jankovskij,2010年12月1日の

メッセージ: 24

言語: Esperanto

Andreo Jankovskij (プロフィールを表示) 2010年12月1日 13:32:01

Kion vi hodiaŭ faris por pli bona mondo?

lango.gif

Continuum (プロフィールを表示) 2010年12月1日 13:36:40

Mi lavis min ĉi-matene, kaj dank al tio, la mondo dankegos min! rido.gif

Andreo Jankovskij (プロフィールを表示) 2010年12月1日 13:42:16

Mi hodiaŭ!

Ridetis al 3 nekonataj homoj.

Du-foje diris bonan tagon!

Lanĉis ĉi temon.

ridulo.gif
Kaj ankoraŭ mi havas pli ol duono da tago.

vincas (プロフィールを表示) 2010年12月1日 17:12:56

Hodiaŭ en biblioteko mi helpis al nekonata homo pri komputeraj aferoj.

bagatelo (プロフィールを表示) 2010年12月1日 17:21:03

Mi preĝis, kaj provis, ke estus unu malpli fripono en la mondo hodiaŭ.

antoniomoya (プロフィールを表示) 2010年12月1日 18:24:20

Andreo Jankovskij:Kion vi hodiaŭ faris por pli bona mondo?
Interesa kaj ege konvena demando, Andreo. Mi gratulas vin pro tiu neordinara sed bonega ideo.

Hodiaŭ mi intencis trovi laboron, tra interreto, por du familianoj kiuj bezonas ĝin.

Amike.

Darjo (プロフィールを表示) 2010年12月1日 19:49:43

Hodiaŭ mi faris la miaj taskoj kaj mi aŭskultis bona muziko pri la mia spiritualeco.
Bonega iniciato, gratuloj Andreo pri la via ideo. rideto.gif

Amike.

nikko (プロフィールを表示) 2010年12月1日 21:07:07

Mi kreis novan mizantropian blogeton, kiu espereble igos homojn atentemi pri la mondo. lango.gif

galvis (プロフィールを表示) 2010年12月1日 22:19:06

Mi prizorgas malsanulinon kiu jam havas 97 jarojn, kaj ne povas piediri. malgajo.gif

Fuzzy (プロフィールを表示) 2010年12月2日 4:49:04

Mi hodiaŭ mone punis du miajn subulojn, por ke ili neniam plu erarus kaj la mondo iĝus pli bona ridulo.gif

先頭にもどる