Till sidans innehåll

Sophie Scholl

av Miland, 1 december 2010

Meddelanden: 16

Språk: Esperanto

zan (Visa profilen) 3 december 2010 00:00:01

Miland:
Fuzzy:.. Barato preskaŭ ne partoprenis en la milito
Dum la dua mondmilito, la japanoj konkeris Birmon kaj intencis eniri Baraton, sed la brita hinda armeo haltigis ilin ĉe Kohima en 1944. Kohima estas "la Stalingrad de la oriento"! Jen anglalingva artikolo.
Ho! Mi ne sciis la nomon Kohima, kvankam mi sciis la nomojn Imphal kaj Stalingrad. Ja eĉ partoprenintoj en la milito ne scias pri ĝi. shoko.gif

Fuzzy (Visa profilen) 3 december 2010 04:50:30

Miland:
Fuzzy:
Miland:Dum la dua mondmilito, la japanoj konkeris Birmon kaj intencis eniri Baraton, sed la brita hinda armeo haltigis ilin ĉe Kohima en 1944. Kohima estas "la Stalingrad de la oriento"! Jen anglalingva artikolo.
verŝajne, interesa artikolo! Ĉu ne ekzistas la esperantlingva versio?
Bedaŭrinde ne. Eble reta tradukilo kapabligos vin kompreni iom?
Pardonu min pro la miskomprenigo, ekzistas ja la ruslingva versio! Sed pli bone estus ke iu tradukos la artikolon Esperanten, ĉu ne?
"Stalingrado de la oriento" estas laŭ mi iom tro laŭta nomo por la evento, ĉu en la tuta oriento ne okazis pli gravaj bataloj?

Miland (Visa profilen) 3 december 2010 20:24:24

Fuzzy:"Stalingrado de la oriento" estas laŭ mi iom tro laŭta nomo por la evento, ĉu en la tuta oriento ne okazis pli gravaj bataloj?
Kohima pro ĝia loko estis kvazaŭ pordo en Baraton por Japano. Pro tio, ĝia sieĝo estis tre grava batalo, komparebla al El Alamein en Nord-Afriko aŭ Stalingrad en Sovetio. Jen alia anglalingva paĝo pri ĝi.

Kompreneble estis aliaj gravaj bataloj dum la Usona antaŭpuŝo el la sudo, precipe tio sur la Japana insulo Iŭo Ĝima. Mi rekomendu tre vidindan paron de filmoj pri ĝi, direktitaj (samtempe!) de Clint Eastwood, respektive el la Usona kaj Japana vidpunkto: Flags of our Fathers ("Standardoj de niaj patroj") kaj Letters from Iwo Jima ("Leteroj el Iŭo Ĝima"), la lasta japanlingva! - kvankam estas anglalingvaj subtitoloj.

Alia tre grava batalo okazis sur la Pacifika insulo Midway, eble la plej grava marbatalo en Pacifiko.

zan (Visa profilen) 4 december 2010 02:08:49

Kiel baratanoj taksas la batalon de Kohima?
Antaŭ ĉio la dua mondmilito estis milito pro disvastigo de teritorio. Kvankam Sevetunio batalis en Stalingrad por gardi sian teritorion, tamen Anglujo batalis en Kohima por teni sian kolonion. Ĉu Kohima estas Stalingrad por baratanoj?

Mi pensas, ke iama japanio militis pro sensencaĵon kaj suferigis multajn popolojn. Sed se eŭropaj landoj ne koloniigus aliajn landojn en azio kaj afriko, japanio ne bezonus imiti eŭropajn landojn.

Fuzzy (Visa profilen) 5 december 2010 13:14:20

Miland:
Fuzzy:"Stalingrado de la oriento" estas laŭ mi iom tro laŭta nomo por la evento, ĉu en la tuta oriento ne okazis pli gravaj bataloj?
Kohima pro ĝia loko estis kvazaŭ pordo en Baraton por Japano. Pro tio, ĝia sieĝo estis tre grava batalo, komparebla al El Alamein en Nord-Afriko aŭ Stalingrad en Sovetio. Jen alia anglalingva paĝo pri ĝi.

Kompreneble estis aliaj gravaj bataloj dum la Usona antaŭpuŝo el la sudo, precipe tio sur la Japana insulo Iŭo Ĝima. Mi rekomendu tre vidindan paron de filmoj pri ĝi, direktitaj (samtempe!) de Clint Eastwood, respektive el la Usona kaj Japana vidpunkto: Flags of our Fathers ("Standardoj de niaj patroj") kaj Letters from Iwo Jima ("Leteroj el Iŭo Ĝima"), la lasta japanlingva! - kvankam estas anglalingvaj subtitoloj.

Alia tre grava batalo okazis sur la Pacifika insulo Midway, eble la plej grava marbatalo en Pacifiko.
Nu, ĉiukaze malfacile estas kompari ĉi tiujn batalojn kun la Stalingrada -- en la lasta partoprenis almenaŭ trioble pli multe da trupoj kaj estis mortigitaj aŭ kaptitaj dudekoble pli multe da malamikoj, ol en tiuj kvar (la Kohima, la El Alamejna, la Iŭa Ĝima kaj la Midŭeja) sume.

Fuzzy (Visa profilen) 5 december 2010 13:28:06

zan:Kiel baratanoj taksas la batalon de Kohima?
Antaŭ ĉio la dua mondmilito estis milito pro disvastigo de teritorio. Kvankam Sevetunio batalis en Stalingrad por gardi sian teritorion, tamen Anglujo batalis en Kohima por teni sian kolonion. Ĉu Kohima estas Stalingrad por baratanoj?

Mi pensas, ke iama japanio militis pro sensencaĵon kaj suferigis multajn popolojn. Sed se eŭropaj landoj ne koloniigus aliajn landojn en azio kaj afriko, japanio ne bezonus imiti eŭropajn landojn.
Jes, interesa demando! Kial la baratanoj militis kune kun siaj anglaj koloniistoj kontraŭ la japanoj? Ĉu ili opiniis ke la japanaj koloniistoj estus pli teruraj?

Tillbaka till toppen