目次へ

Sophie Scholl

Miland,2010年12月1日の

メッセージ: 16

言語: Esperanto

Miland (プロフィールを表示) 2010年12月1日 23:14:09

Mi ĵus vidis bonegan filmon sur DVD: Sophie Scholl, virino kun kuraĝo kaj integreco kiu, kun sia frato, disigis libretojn kontraŭ Naziismo dum la dua mondmilito. La filmo estas tre bona dramo pri junaj geherooj. Jen la antaŭfilmo sur Youtube. Kion vi opinias pri la filmo?

Genjix (プロフィールを表示) 2010年12月2日 1:40:52

Kio suprizas min, estas ke malmultaj germanoj defendas judojn dum la fojo de Hitler. Tamen en polando, multajn personojn protektis ulojn en ilia domo. Kvankam nazi-uloj mortigas protektistojn kun judoj. Do kial pli da Sophie Scholl ne ekzistis?

Mi pensas pri eksperimento de Jane Elliot kaj aliaj (ekzemple eksperimento de Milgram). Ni lernis aliĝi aliajn, tamen tiu konduto kondukas nin, ke ni sekvas komandojn kaj ne pensas por ni mem. Tio estas malbonega.

En la milito oni instruiĝas sekvi simplajn komandojn. Unue militisto komandiĝis ke ili faras banalajn taskojn kiel portas ĉapelo de estro aŭ marŝas korekte. Post tiam la komandoj kreskas. Eventuale oni tuje faros ion, kion ili diros al oni mem. Oni alĵetos sin al pafataj fusiloj pro komandoj. Tiel se vi rigardas ŝtatojn, vi vidos ke la pli potencaj ŝtatoj, la popolo bezonas iliajn komandojn ke ili povas funkci. Ekzemple la sovetunio post ĝia disfalo.

Sekveco estas terura kvalito. Oni ne pensas kaj aĝas stulte. Psikologistoj nomas tion kiel social-pruvo. Pro tio, iam uloj ne helpas mortiĝantojn (la efekto de la staranto). Kaj Kitty Genovese kaj Hugo Alfredo Tale-Yax kuŝis mortiĝinte sur la planko, kaj neniu helpas ilin.

La novaĵoj penas ne raportas mortiginto sin, ĉar aliaj kopios ilin (mortigi sin per kopi aliajn). Ankaŭ La Tria Ondo estas eksperimento, kiam profesio farigis aliajn aĝis faŝisme per social-pruvo.

Do ne kopiu aliajn! Ĝi estas malbona. Pensu libere.

Religio estas la plejalte nivelo de sekv-pensado. Ĝi estas malsaneco!

(Mi klopodis bone respondon, tamen skribas esperante estas pli malfacila por mi. Bonvolu korekti min!)

Rohan (プロフィールを表示) 2010年12月2日 4:36:15

Miland: Kion vi opinias pri la filmo?
Ĉio pri la Dua Mondmilito, de la krimoj ŝokantaj ĝis la plej heroaj faroj, min ĉiam fascinis ege. Do ĉi tiu filmo ĵus iĝis numero unu en mia listo de filmoj spektotaj.

Fuzzy (プロフィールを表示) 2010年12月2日 4:44:33

Rohan:
Miland: Kion vi opinias pri la filmo?
Ĉio pri la Dua Mondmilito min ĉiam fascinis ege. Do ĉi tiu filmo ĵus iĝis numero unu en mia listo de filmoj spektotaj.
Kion oni en Barato scias pri la Dua Mondmilito? Ŝajnas ke Barato preskaŭ ne partoprenis en la milito

Rohan (プロフィールを表示) 2010年12月2日 5:02:37

Fuzzy:Kion oni en Barato scias pri la Dua Mondmilito? Ŝajnas ke Barato preskaŭ ne partoprenis en la milito
Eble Baraton ne tuŝis rekte la efikaĉoj de la Milito. Sed scio pri monda historio evidente ĉieas. Estas tiel kaj tial ke usonano scias pri la falo de la Berlina muro, ke japano konas Machu Pichu, kaj ke ruso scias pri la antikvaj egiptoj. Ĉu ne?

alonsososo (プロフィールを表示) 2010年12月2日 6:17:41

Vere, la historio de gefratoj Scholl estas tre facina kaj brilas kiel hella lumo de malluma tempo. Estas bonega okupado lerni pri ili.
En Germanio multe da lernejoj kaj stratoj nomas Scholl.

Genjix, por vi la filmo: Die Welle (la ondo) povus interesa. Estas filmo pri grupoj strukturoj sub Hitler kaj nuntempe...

Fuzzy (プロフィールを表示) 2010年12月2日 7:07:37

Rohan:
Fuzzy:Kion oni en Barato scias pri la Dua Mondmilito? Ŝajnas ke Barato preskaŭ ne partoprenis en la milito
Eble Baraton ne tuŝis rekte la efikaĉoj de la Milito. Sed scio pri monda historio evidente ĉieas. Estas tiel kaj tial ke usonano scias pri la falo de la Berlina muro, ke japano konas Machu Pichu, kaj ke ruso scias pri la antikvaj egiptoj. Ĉu ne?
Jes. Vi bone respondis mian demandon, dankon.
Fakte, rusoj tre malmulte scias pri Egipto, krom la piramidoj kaj faraonoj...

Miland (プロフィールを表示) 2010年12月2日 14:21:15

Fuzzy:.. Barato preskaŭ ne partoprenis en la milito
Dum la dua mondmilito, la japanoj konkeris Birmon kaj intencis eniri Baraton, sed la brita hinda armeo haltigis ilin ĉe Kohima en 1944. Kohima estas "la Stalingrad de la oriento"! Jen anglalingva artikolo.

Fuzzy (プロフィールを表示) 2010年12月2日 14:53:22

Miland:
Fuzzy:.. Barato preskaŭ ne partoprenis en la milito
Dum la dua mondmilito, la japanoj konkeris Birmon kaj intencis eniri Baraton, sed la brita hinda armeo haltigis ilin ĉe Kohima en 1944. Kohima estas "la Stalingrad de la oriento"! Jen anglalingva artikolo.
verŝajne, interesa artikolo! Ĉu ne ekzistas la esperantlingva versio?

Miland (プロフィールを表示) 2010年12月2日 18:01:27

Fuzzy:
Miland:Dum la dua mondmilito, la japanoj konkeris Birmon kaj intencis eniri Baraton, sed la brita hinda armeo haltigis ilin ĉe Kohima en 1944. Kohima estas "la Stalingrad de la oriento"! Jen anglalingva artikolo.
verŝajne, interesa artikolo! Ĉu ne ekzistas la esperantlingva versio?
Bedaŭrinde ne. Eble reta tradukilo kapabligos vin kompreni iom?

先頭にもどる