Al la enhavo

Negro ?

de alonsososo, 2010-decembro-04

Mesaĝoj: 22

Lingvo: Esperanto

alonsososo (Montri la profilon) 2010-decembro-04 19:52:07

Ĝuste mi legas Pipi Ŝtrumpolonga de lernu. Mi fallis pro vorto "negro". Bone, mi scias Pipi estas literaturo. Sed kiel ni diras negron nuntage politike korekta?

sinjoro (Montri la profilon) 2010-decembro-04 20:48:25

alonsososo:Ĝuste mi legas Pipi Ŝtrumpolonga de lernu. Mi fallis pro vorto "negro". Bone, mi scias Pipi estas literaturo. Sed kiel ni diras negron nuntage politike korekta?
Temas pri traduko farita en la 1950aj jaroj. Tiuepoke la vorto "negro" ne prezentis problemon. Ĝi aperas en multaj verkoj esperantlingvaj, kiuj havas almenaŭ kelkdek jarojn. Samkiel ŝanĝiĝas nia socio, ŝanĝiĝas ankaŭ nia lingvaĵo.

AlfRoland (Montri la profilon) 2010-decembro-04 20:56:37

alonsososo:Ĝuste mi legas Pipi Ŝtrumpolonga de lernu. Mi fallis pro vorto "negro". Bone, mi scias Pipi estas literaturo. Sed kiel ni diras negron nuntage politike korekta?
Ne estas la vorto kiu estas problemo, sed la signifon vi donas al la vorto.

Genjix (Montri la profilon) 2010-decembro-04 22:08:01

Pardonu min,

nigrulaĉo

KIAaze (Montri la profilon) 2010-decembro-05 09:57:59

Mi dirus "nigrulo" ĝenerale kaj "afrik-usonano" se estas en usona kunteksto.

"Nigrulaĉo" neniel estas politike korekta, eĉ ne bona! Estas pli malbona ol la vorto angla "nigger".

cf:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Afrik-usonanoj
http://eo.wikipedia.org/wiki/Nigrulo
http://eo.wikipedia.org/wiki/Negro

nikko (Montri la profilon) 2010-decembro-05 11:52:06

"Negro" estas normala vorto kaj scienca termino. Ĝin kontraŭas nur duonedukituloj kaj histeriemuloj kiuj svenas aŭdinte vorton "kaco". Se mi estus nigrohaŭta mi fierus pri tio kaj defendus tiun ĉi antikvegan nomon.

alonsososo (Montri la profilon) 2010-decembro-05 22:06:00

KIAaze:Mi dirus "nigrulo" ĝenerale kaj "afrik-usonano" se estas en usona kunteksto.

"Nigrulaĉo" neniel estas politike korekta, eĉ ne bona! Estas pli malbona ol la vorto angla "nigger".

cf:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Afrik-usonanoj
http://eo.wikipedia.org/wiki/Nigrulo
http://eo.wikipedia.org/wiki/Negro
Tio estas tre interesa. La vorto "nigrulo" en la germana vikipedio estas tiel diferenta taksita ol en la esperante vikipedio. Tie la vorto estas ne plu akceptas nuntage, ĉar ĝin diras iu pri raso (la brulgusta (?)infano timas fajron!)
Dankon al ĉiuj pro via ideoj.

Fuzzy (Montri la profilon) 2010-decembro-06 04:19:18

alonsososo:..la vorto estas ne plu akceptas nuntage, ĉar ĝin diras iu pri raso...
Ĉu malpermesite estas paroli pri onia raso? Kial, se ĉiuj rasoj egalas? Ĉu "blankulo" estas ofenda vorto? Ne? Kial do "nigrulo" estas tia???
La politkorekteco ege strangas...

KIAaze (Montri la profilon) 2010-decembro-06 07:22:21

La vorto "nigrulo" en la germana vikipedio estas tiel diferenta taksita ol en la esperante vikipedio.
Jes, tio ŝajnas malkoreta (al mi/por mi?).
Mi pensas ke la konvena traduko en germana lingvo estas "Schwarzafrikaner", do mi ŝanĝis la ligilon al la germana vikipedio.
Mi unua ŝanĝo en la esperanta vikipedio! ridulo.gif

Sed mi ne scias kiel traduki "Negride" en Esperanto.

Persone, en germana lingvo, mi dirus "Schwarzer", kiu estas simple priskribo de la koloro (kiel "nigrulo").
Ĉu malpermesite estas paroli pri onia raso? Kial, se ĉiuj rasoj egalas?
Mi pensas ke nuntempe, oni konsideras ke rasoj ne ekzistas en la specio homa. Ne estas "ĉiuj rasoj egalas", sed "ĉiuj homoj egalas".
Sed tio ne estas komplete vero, ĉar en la Usono kaj Britio, la burokrataro ankoraŭ petas por la raso aŭ la etno.
Mi malŝategas tion.

Jen estas iu cito (erare atribuinta al Malcolm X laŭ vikicitaro) ke mi trovis dum mi serĉis la politike korektan vorton en germana.
Mi tradukis ĝin por praktiki. ridulo.gif
# "When I was born, I was black.
When I grow up, I'm black.
When I'm ill, I'm black.
When I die, I'm black.
But you -
When you're born, you're pink.
When you grow up, you're white.
When you're ill, you're green.
When you go out in the sun, you go red.
When you're cold, you go blue.
When you die, you're purple.
And you have the nerve to call me Colored?
# "Kiam mi naskiĝis, mi estas nigro.
Kiam mi kreskas, mi estas nigro.
Kiam mi estas malsana, mi estas nigro.
Kiam mi mortas, mi estas nigro.
Sed vi -
Kiam vi naskiĝis, vi estas roza.
Kiam vi kreskas, vi estas blanka.
Kiam vi estas malsana, vi estas verda.
Kiam vi iras sub la suno, vi iĝas ruĝa.
Kiam vi estas malvarma, vi iĝas blua.
Kiam vi mortas, vi estas purpura.
Kaj vi aŭdacas nomi min kolora?
Ĉu "blankulo" estas ofenda vorto?
Ne, laŭ mi, ne estas ofenda kaj ne pli ofenda ol "nigrulo".
Sed, en Haitio ekzemple, "Blanc"(Blanko) signifas "alilandano". ^^
cf http://www.intercultures.ca/cil-cai/ci-ic-eng.asp?...(angla)

nikko (Montri la profilon) 2010-decembro-06 09:25:36

>oni konsideras ke rasoj ne ekzistas en la specio homa

lango.gif procedu!

Reen al la supro