Al la enhavo

Traduko de mallongigoj en Esperanto

de KIAaze, 2010-decembro-05

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

KIAaze (Montri la profilon) 2010-decembro-05 10:16:07

Saluton,

Kiel vi tradukus kutimajn mallongigojn kiel:
P.S.("post scriptum"/poste skribado),
cf (vidu ankaŭ),
ktp (jes, mi jam konas "ktp" por "etc" ridulo.gif )
?

Ĉu vi konas bona referenco por tio?

P.S.:
Aŭ interretaj mallongigojn kiel ROFL, MDR, LOL, ktp. ^^
Ĉu aĵoj tiel tioj jam ekzistas en la mondo esperanta?

Continuum (Montri la profilon) 2010-decembro-05 10:49:59

Vi jam povas rigardi ĉi tien: bertilow.com/simboloj_mallongigoj

Kaj ankaŭ tie: Mallongigoj

sudanglo (Montri la profilon) 2010-decembro-05 12:50:36

Ankaŭ sur paĝoj XL-XLII en la vortaro de John Wells (English-Esperanto-English Dictionary 2010)

Chainy (Montri la profilon) 2010-decembro-09 22:16:35

mdr = multe da rido. (v.
mdr

Kaj iuj mallongigoj el la vortaro de Wells:

P.S. = Posta skribo.
v. = vidu.
ĉ. = ĉirkaŭ
b.t. = bonvolu turni (PTO)
bv. = bonvolu
D-ro = Doktoro
ekz. / ekz-e = ekzemple
eld. = eldonis/eldono (published by/edition)
f-ino = fraŭlino (Miss)
i.a. = interalie, inter aliaj (amongst other things)
il. = ilustrita.
Inĝ. = Inĝeniero
j. = jaro
k = kaj (sen punkto!)
k.a. = kaj aliaj
k.c = kaj cetere
k.e.p. = kiel eble plej
K-io = Kompanio
kp. = komparu
k.s. = kaj simile
ktp = kaj tiel plu
Mag. = Magistro
N.B. = Notu bone
N.d.I.R = Noto de la Redakcio
n-ro = numero
p. / pĝ = paĝo
p.a. = per adreso
proks. = proksimume
atm. = antaŭtagmeze
ptm. = posttagmeze
Red. = redaktoro
resp. = respektive
rim. = rimarkigo
s-ino = sinjorino
s-ro = sinjoro
S-ta = Sankta
t.e. = tio estas
t.n. = tiel nomata
trad. = tradukis
vol. = volumo
p.K. = post Kristo
a.K. = antaŭ Kristo

----

Se vi volas eviti la vorton "Kristo", tiam Vikipedio sugestas jene:

K.E. = Komuna Erao
a.K.E = antaŭ Komuna Erao

Urho (Montri la profilon) 2010-decembro-19 11:52:43

bv. vidi ĉi tiun mesaĝon ĉe lernu!: Esperantaj mallongigoj kaj akronimoj

KIAaze (Montri la profilon) 2010-decembro-22 14:26:37

Mi tre dankas al vi. ridulo.gif

Reen al la supro