Al la enhavo

Etimoj

de Roberto12, 2010-decembro-05

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

Roberto12 (Montri la profilon) 2010-decembro-05 13:59:28

Ĉu iuj ajn scias la etimojn de la sufiksoj iĝi kaj igi ? Kaj de la ero ju ? (Mi kredas ke des venas de la germana "desto".)

horsto (Montri la profilon) 2010-decembro-05 17:55:13

En la germana estas:
Je ... desto ... = Ju ... des ... (en Esperanto)
Kompreneble je jam estas prepozicio.

darkweasel (Montri la profilon) 2010-decembro-05 18:26:50

Ie mi legis, ke ju kaj des venas de aŭ similas al la respondaj svedlingvaj vortoj.

La sufikso -ig supozeble venas de la germana: en tiu lingvo rein signifas "pura", reinigen signifas "purigi" (-en estas ĝenerala infinitiva finaĵo). Estas ankaŭ aliaj vortoj tiaj en la germana, sed ne tre multaj (oni ne povas aldoni -igen libere).

Koncerne -iĝ, mi iam legis, ke tiu sufikso havas ian slavan devenon.

Altebrilas (Montri la profilon) 2010-decembro-05 19:29:18

Altebrilas (Montri la profilon) 2010-decembro-05 19:35:30

Ankaŭ
http://www.scribd.com/doc/23362312/Etymological-Di...

sed mankas etimologio de afiksoj

Roberto12 (Montri la profilon) 2010-decembro-06 12:24:34

Dankon al Horsto kaj DW por la respondoj, kaj al Altebrilas por la ligiloj.

Reen al la supro