Contenido

Patro, Patrino, Patrulo

de SDG, 11 de diciembre de 2010

Aportes: 36

Idioma: Esperanto

fekaldemokratio (Mostrar perfil) 12 de diciembre de 2010 20:38:10

nikko:djbumerang, saluton!
Saluton, maristo.

nikko:Kiel fartas vi?
Mi fartas bone, dankon. Mi esperas, ke vi ankaŭ.

nikko:Kial vi forgesis nian kanalaĉon? sal.gif
Mi volis forgesi Esperanton entute, sed - kion vi vidas - ne sukcesas.

Chainy:Se jes, pli bone, se li mem forf*ku.
Kiun?

Chainy (Mostrar perfil) 12 de diciembre de 2010 21:35:34

fekaldemokratio:
nikko:djbumerang, saluton!
Saluton, maristo.

nikko:Kiel fartas vi?
Mi fartas bone, dankon. Mi esperas, ke vi ankaŭ.
Nu, kompreneble estas ja djbumerang. Tiu rasisma, netolerebla homo, kiun oni malpermesis plu partopreni en la forumoj ĉe Lernu. Kaj nun li reaperis sub nova nomo! Mi pensas, ke la administrantoj forigu ankaŭ lian novan konton! Kial ni toleru liajn stultaĵojn? Li nur rolas kiel trolo la tutan tempon.

fekaldemokratio (Mostrar perfil) 12 de diciembre de 2010 21:54:06

Chainy:Nu, kompreneble estas ja djbumerang. Tiu rasisma, netolerebla homo, kiun oni malpermesis plu partopreni en la forumoj ĉe Lernu. Kaj nun li reaperis sub nova nomo! Mi pensas, ke la administrantoj forigu ankaŭ lian novan konton! Kial ni toleru liajn stultaĵojn? Li nur rolas kiel trolo la tutan tempon.
Neniu "malpermesis al mi partopreni" en la forumoj, sed mi mem forigis la antaŭan konton, kio estis protesto kontraŭ manko da esprimlibereco ĉi tie.

Mi ne komprenas, al kio vi aludas nomante min rasisto, sed se temas pri tio, ke mi ne ŝatas iujn religiojn, tiam nomante min "rasisto" pro tio vi reale estas malsaĝulo.

Miaj mesaĝoj almenaŭ havas ian valoron, estas sinceraj, kaj subtenitaj per argumentoj, dum vi verŝajne lertas nur pri personaj atakaĉoj.

Ĉar kompreneble pruvi, ke tio, kion mi diras, estas stulta, vi neniam povos.

Cetere - mi jam finas.

Fino.

fizikisto (Mostrar perfil) 13 de diciembre de 2010 13:24:13

darkweasel:Ido tutstrange ... [ironio]Kia facilega lingvo, kia plibonigo kompare al Esperanto ...[/ironio]
Darkweasel, kion vi faris! Ne veku dormantajn hundojn!

Altebrilas (Mostrar perfil) 14 de diciembre de 2010 18:10:38

fekaldemokratio:

Mi volis forgesi Esperanton entute, sed - kion vi vidas - ne sukcesas.
Esperanto: facile lernebla, malfacile forgesebla!
lango.gif

fekaldemokratio (Mostrar perfil) 23 de diciembre de 2010 11:03:24

黄鸡蛋:fekaldemokratio: Mi interesiĝas pri via kontnomo, ĉu vi malamas demokration? lango.gif
Evidente.

AlfRoland (Mostrar perfil) 23 de diciembre de 2010 15:25:06

fekaldemokratio:
黄鸡蛋:fekaldemokratio: Mi interesiĝas pri via kontnomo, ĉu vi malamas demokration? lango.gif
Evidente.
Do diru al ni kian sistemon vi preferus. Onidire Winston Churchill esprimis la problemon jene:

Demokratio estas aĉa sistemo, sed ne ekzistas pli bonan.

darkweasel (Mostrar perfil) 23 de diciembre de 2010 16:06:07

Jen fadeno, kies partoprenantoj transtemiĝadis de stranga reformpropono al diskuto pri demokratio.

sinjoro (Mostrar perfil) 23 de diciembre de 2010 16:42:15

fekaldemokratio:
Neniu "malpermesis al mi partopreni" en la forumoj, sed mi mem forigis la antaŭan konton, kio estis protesto kontraŭ manko da esprimlibereco ĉi tie.
Kiel bildiĝis tiu "manko de esprimlibereco"? Ĉu viaj mesaĝoj estis forigitaj, via konto nuligita perforte?

fekaldemokratio:Miaj mesaĝoj almenaŭ havas ian valoron, estas sinceraj, kaj subtenitaj per argumentoj, dum vi verŝajne lertas nur pri personaj atakaĉoj.
"Ian" valoron ili havas, kvankam tiuj eldiroj estas personaj opinioj de centr-eŭropa knabeto, kiu elreviĝis pri la komunumo de esperantistoj kaj nun penas sub nova kaŝnomo amuzi sin per "kritikoj". Vi konfuzas faktojn kun opinioj, ne tro informiĝinte pri Esperanto kiel komunumo kaj kiel lingvoprojekto, kaj plenigas tiel nomatajn argumentojn per nenecesaj emoci-esprimoj. Jen deca retoriko.

sinjoro (Mostrar perfil) 23 de diciembre de 2010 16:44:30

Altebrilas:
fekaldemokratio:

Mi volis forgesi Esperanton entute, sed - kion vi vidas - ne sukcesas.
Esperanto: facile lernebla, malfacile forgesebla!
lango.gif
Ja forumo, en kiu oni povas prezenti siajn tre diskutindajn bedaŭrojn, tentas!

Volver arriba