前往目錄

Vortaraj Komoj

貼文者: feliz123, 2010年12月12日

訊息: 1

語言: Esperanto

feliz123 (顯示個人資料) 2010年12月12日下午4:35:17

Mi volas fari (eble stulta) demando. Kiam oni trovas komojn en vortaro, ĉu oni devas interpreti ilin kiel "kajoj" au "aŭoj"? Ekzemple, kiam mi serĉis pri "krizo" en la reta vortaro (http://www.reta-vortaro.de/revo/), mi trovis "Grava danĝera fazo, decidiga momento en iu afero". Ĉu tio signifas ke ĉiu decidiga momento en iu afero estas krizo, aŭ nur ke la gravaj danĝeraj decidigaj momentoj estas krizoj?

Se iu volas, oni povas ŝanĝi la temon kaj zorgi pri la korektan uzon de komoj esperante, aŭ simile...

_
Bonvolu korektu ajn miajn lingvajn erarojn.

回到上端