Naar de inhoud

Ŝerco de spionoj

door Miland, 12 december 2010

Berichten: 2

Taal: Esperanto

Miland (Profiel tonen) 12 december 2010 18:47:51

En filmdramo pri spionoj, troviĝis la jena ŝerco el la Soveta epoko:

Kial policanoj en Moskvo ĉiam troviĝas triope?

La unua scipovas legi, la dua scipovas skribi, kaj la tria gvatas la aliajn du danĝerajn intelektulojn.

Altebrilas (Profiel tonen) 14 december 2010 18:14:42

Ankaŭ la misiistoj vojaĝis triope:
Ne sole, ĉar ili povus esti tentataj;
Ne duope, ĉar ili povus esti tentataj alimaniere...

Terug naar boven